Thursday, June 8, 2023

Forpasis Tove Skutnabb-Kangas

 

Tove Skutnabb-Kangas, Tokio, 2007
Foto: A. Giridhar Rao
La 29-an de Majo 2023, forpasis Tove Skutnabb-Kangas: aktivulino por lingvaj homaj rajtoj;esploristino pri multlingva edukado; kunlaborantino kaj mentoro de amaso da homoj tra la tuta mondo. Mi estas unu el tiuj.

Kaj el tiu aktivado kaj kunlaborado venis miriga kvanto da publikaĵoj! Ŝia retejo listigas jenajn kategoriojn: "A: 30 libroj; B: 22 redaktitaj libroj; C: 19 mallongaj monografioj (plejparte sub 50 paĝoj); D: 347 libraj ĉapitroj; E: 96 artikoloj en ĵurnaloj; F: 45 libro-recenzoj; G: 2 libro-tradukoj ...; H: 52 mallongaj popularaj eldonaĵoj en ĵurnaloj kaj gazetoj...." La paĝo ankaŭ sciigas al ni, ke "La libroj, raportoj kaj/aŭ artikoloj de TSK estis skribitaj en, aŭ tradukitaj al, (almenaŭ) ... 60 lingvoj"!

Ŝi kunaŭtoris multajn el tiuj publikaĵoj kun sia edzo, Robert Phillipson. Ambaŭ estis ankaŭ "amikoj de Esperanto": en la pasintaj 25+ jaroj ili diversmaniere kunlaboris en Esperanto-rilataj iniciatoj. 

La supra foto, ekzemple, estis farita dum ilia partopreno en la Nitobe-simpozio en 2007 en Tokio. Tiu ĉi blogaĵo ne estas nekrologo; aliaj, pli kompetentaj, verkos ilin. Mi celas efektive dividi kelkajn fotojn kiujn mi posedas de Tove, Robert kaj kelkaj el niaj komunaj geamikoj.

En tiu simpozio en Tokio, ĵus antaŭ la 92-a UK en Jokohamo, jen Robert kaj Tove en formala sesio (kun Brian Moon en la fono kun siaj kutimaj fotiloj! UK-umantoj bone rekonus lin!). 

Nitobe-simpozio, Tokio 2007
Foto: A. Giridhar Rao
Nitobe-simpozio, Tokio, 2007
Foto: A. Giridhar Rao

Jen alia interesa foto el la simpozio. Temas pri gestlingva interpretistino. La Nitobe-simpozioj kutime funkcias trilingve: prezentaĵoj povas esti en Esperanto, la angla aŭ en la ĉefa loka lingvo (ĉi-kaze, kompreneble, la japana). Oni organizas samtempan interpretadon ĉiudireketen. Ĉi-foje tamen, en unu el la sesioj, Tove okazigis kvarlingvan interpretadon! Temis pri sesio pri lingvaj rajtoj por Surduloj. Inter la aŭskultantaro estis grupo de japanaj Surduloj. Tove parolis angle; la interpretisto en la budo japanigis tion kion ŝi diris; kaj la japana gestlingva (kaj aŭdkapabla) interpretistino tradukis la japanan tradukaĵon en la japanan gestlingvon! Kaj poste, la demandoj de la Surduloj vojaĝis inverse: de la japana gestlingvo al la parola japana, kaj de tie en la anglan al Tove! Kaj ni povis aŭskulti la tuton en Esperanto! Ĉu iu faris demandon al Tove en Esperanto dum tiu ĉi sesio? Mi kredas, ke ne! (Ŝi ne scipovis Esperanton sed plurfoje diris, ke ŝi devas trovi la tempon kaj lerni ĝin!)

Ĉiaokaze, post tiuj intensaj sesioj, ni vespermanĝis! Jen Tove kaj Robert, en konversacio kun la kvara kiu ĉeestis, Probal Dasgupta! (Vi tamen vidos lin poste!)

Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Philliipson
Tokio, 2007. Foto: A. Giridhar Rao
Dum multaj jaroj poste ni restis en ofta kontakto rete sed ne sukcesis renkontiĝi -- ĝis 2018! En Novembro tiujare, barata lingvistino Uma Maheshwari Chimirala [umaa mahesvari ĉimiraala] (angle), post du jaroj (!) da burokrata penado, sukcesis venigi niajn amikojn Tove kaj Robert al Hajderabado. Temis pri du-semajna kurso pri lingva strategiaro kaj lingvaj homaj rajtoj. La kurso okazis en la jura universitato NALSAR (angle). Jen Tove kaj Robert kun kelkaj el la partoprenantoj en la bela tereno de NALSAR.
NALSAR, Hajderabado, Novembro 2018
Foto: A. Giridhar Rao
 Meze de tiuj semajnoj okazis ankaŭ librolanĉo de The Multilingual Reality: Living With Languages (2019; "La multlingva realaĵo: vivi kun lingvoj" -- angla resumo). La aŭtoro estas Ajit Mohanty (angle), kiu kunlaboris jam de jardekoj kun Tove kaj Robert. Ajit (kun sia edzino, Bina) venis de la urbo Bhubaneswar en Odiŝo. Ankaŭ de Odiŝo venis la eminenta lingvisto Debi Prasanna Pattanayak (angle) -- 87-jaraĝa amiko de Tove kaj Robert (Tove poste diris, ke ŝi konas lin jam de 1972!). Aliaj kiuj venis por ĉeesti la lanĉon kaj renkonti niajn gastojn inkluzivis amikojn Probal Dasgupta el Kolkato, kaj T Vijay Kumar el Hajderabado (angle). Ankaŭ mi iris hajderabaden el Bengaluro. Jen foto el la lanĉo:
Librolanĉo, NALSAR, Hajderabado, Barato,
Novembro 2018. Foto: A. Giridhar Rao

Kaj fine, rapide, jen kelkaj miaj fotoj de babilado inter amikoj en NALSAR!
 
Uma ornamas Tove!
Probal parolas.

Horloĝe de Tove sidas Ajit, Probal, 
mi, kaj Robert.
Robert parolas kun Tove kaj Ajit.

Probal, Tove, Robert, kaj
Debi Prasanna Pattanayak.


Dankon, Tove! Kaj Brakumojn!