Wednesday, December 13, 2023

Edukado por Paco, Homaj Rajtoj kaj Daŭripova Evoluo

Fonto: Unesko
En Novembro 2023, en sia 42-a Ĝenerala Konferenco en Parizo, Unesko adoptis "Rekomendon pri Edukado por Paco, Homaj Rajtoj kaj Daŭripova Evoluo" (angle). Kelkajn semajnojn poste, la 10-an de Decembro 2023, ni observis la 75-an datrevenon (angle) de la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR). Kvankam evidente rilata al ĝi, ĉi tiu afiŝo ne temas pri tiu grava Deklaro. Temas pri la Rekomendo de Unesko; pri Edukado pri Homaj Rajtoj. (Certere, ĉu vi sciis, ke la UDHR estas unu el la plej tradukitaj dokumentoj en la mondo? Ĝis 2023, ĝi estas tradukita en 561 lingvojn!)

Tiu ĉi Unesko-Rekomendo estas fakte revizio de influa Rekomendo de 1974 (angle). Longe antaŭ ol estas elpensitaj la terminoj "Edukado por tutmonda civitaneco" (angle: GCED) aŭ "Edukado por daŭripova evoluo" (angle: ESD), la dokumento de 1974 vokis al Membroŝtatoj certigi, ke iliaj edukaj strategiaroj estu gvidataj, interalie, de:

  • Internacia dimensio kaj tutmonda perspektivo en edukado je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj ĝiaj formoj;
  • Kompreno kaj respekto al ĉiuj popoloj, iliaj kulturoj, civilizacioj, valoroj kaj vivmanieroj, inkluzive de hejmaj etnaj kulturoj kaj kulturoj de aliaj nacioj;
  • Konscio pri la kreskanta tutmonda interdependeco inter popoloj kaj nacioj.

La Rekomendo de 2023 baziĝas sur tiuj principoj. Kaj duonjarcenton poste, ĝi traktas novajn zorgojn kaj defiojn. Ĉi tiuj inkluzivas:

  • Pacon. La Rekomendo emfazas ke paco ne estas nur la foresto de milito kaj armita konflikto; ĝi "postulas inkluzivan, demokratian kaj partoprenan procezon"; kie "internaj kaj internaciaj konfliktoj estas solvitaj per reciproka kompreno kaj kunlaboro, daŭripovo en ĉiuj ĝiaj dimensioj estas atingita, universala aliro al dumviva kaj tutviva edukado ... [kaj] ekstrema malriĉeco estas ekstermita" - do, multe pli larĝa signifokampo por "paco”.
  • Tutmondan civitanecon. Same, ĉi tiu dokumento vidas GCED kiel esenca por prepari civitanojn kaj naciojn por taksi alte kunlaboron kaj dialogon por trakti la kolektivajn defiojn, kiujn la homaro alfrontas.
  • Lernejanino en Mogadiŝo
    Fonto: Vikipedio
  • Genran egalecon. Kiel Unesko aliloke notas (angle), "Virinoj daŭre reprezentas preskaŭ du trionojn de ĉiuj plenkreskuloj nelegokapablaj". La dokumento de 2023 taksas seksan egalecon kiel "ŝlosilon por la realigo de la rajto al edukado por ĉiuj kaj por la povigo de virinoj kaj knabinoj". (Strange, en la Rekomendo de 1974, la vortoj "virinoj", "knabinoj" kaj "genro" ne aperas eĉ unufoje en la dokumento! Kontrolu vi mem!)
  • Edukadon pri klimata ŝanĝo, kiel parton de edukado por daŭripovo, "devus esti integrita en instruplanojn kaj trans studobjektoj por helpi kompreni kaj trakti la efikojn de la klimata krizo, por antaŭenigi klimatan justecon kaj rajtigi lernantojn per la scio, kapabloj, valoroj kaj sintenoj kiujn ili bezonas por agi kiel agentoj de ŝanĝo. Ĝi devus esti lernanto-centrita, spertobazita, kuntekstigita, solvobazita kaj ago-orientita."
  • Ciferecan legopovon inkluzivas "la kapablon efike serĉi, aliri, kritike taksi, etike produkti, uzi kaj disvastigi informojn... por detekti kaj kontraŭbatali misinformadon, malaman paroladon, ĉiujn formojn de perforto... damaĝan enhavon kaj retan misuzon....” Mallonge (angle), “pensu kritike kaj klaku saĝe”!

La nuna Rekomendo listigas 14 "Gvidprincipojn" kiuj evoluigas la temojn listigitajn supre. Post tio, ĝi proponas larĝan gamon de "Agadkampoj" en edukado. Kelkaj el ĉi tiuj estas:

  • Tutsistemaj postuloj: Pri Leĝoj, politikoj kaj strategioj; Administrado, respondigebleco kaj partnerecoj; Instruplano kaj pedagogio; Takso kaj taksado; Lerno- kaj instru-materialoj kaj rimedoj; Lernaj medioj; kaj Evoluo de instruistoj kaj eduka personaro.
  • Postuloj "laŭ nivelo kaj speco de edukado": Ĉi tiuj gamas de Frua infana prizorgado kaj edukado (angle: ECCE) tra Lerneja instruado, Supera edukado kaj esplorado, ĝis Teknika kaj metia edukado kaj trejnado.

Ĉi tiuj "Agadkampoj" jam estas parto de la aktuala Nacia Instruplana Kadro (angle: NCF) de Barato. Ankaŭ la barata strategiara dokumento (angle) forte emfazas ECCE. Plue, kvankam NCF substrekas "Enradikiĝon en Barato", tamen ĝi ankaŭ celas "evoluigi scion, kapablojn, valorojn kaj emojn kiuj subtenas respondecan engaĝiĝon kun homaj rajtoj, daŭripovan evoluigon kaj vivadon, kaj tutmondan bonfarton, tiel spegulante vere tutmondan civitanon.” Klaras la similecoj inter la Rekomendo de Unesko kaj la NCF de Barato.

Kvankam ne deviga por la Membroŝtatoj, tamen la Rekomendo de 1974 influis edukajn strategiarojn tutmonde je multaj niveloj. La ampleksa 2023-Rekomendo, kiu traktas tiom da aktualaj zorgoj de la homaro, promesas fari la samon.

(Anglalingva versio de tiu ĉi afiŝo aperas en la retejo de Universitato Azim Premji.)

Sunday, December 3, 2023

Litova Esperantisto Poška en Literatura Festivalo en Barato

Diana Mickevičienė en
Bengalura Literatura Festivalo
Bengaluro, Decembro 2023
Foto: A. Giridhar RAO
En 2023, la litova esperantisto Antanas Poška [poŝka] (1903-1992) aperis en la Bengalura Literatura Festivalo (BLF; angle pri ĝi)! Enkondukis lin Diana Mickevičienė [mickeviĉjene], la nuna ambasadoro de Litovujo en Barato (jen angle pri Diana en la festivala libro). La 2-an de Decembro 2023, en konversacio kun verkisto Anushka Jasraj [anuŝka ĝasraĝ], Diana faris prezentaĵon (anglalingvan), "Barato kaj mi -- persona ligo". "Barato fascinis min jam de miaj knabinaj jaroj!" ŝi deklaris. Ŝi prezentis al la aŭskultantaro diversajn aspektojn de tiu fascino, kiun ŝi dokumentis ankaŭ en sia (litova) libro, Ĉiuj el miaj Baratoj (2011). Kadre de tiu prezentaĵo, ŝi parolis ankaŭ pri Poška.

Jam en 2013, por marki la 110-jaran naskiĝdatrevenon de Poŝka, Diana kaj ŝiaj kolegoj kunordigis en Barato memorigon de la preskaŭ nekredebla vojaĝo de Poška al Brita Hindio. Probal Dasgupta partoprenis la eventojn en Delhio kaj Kolkato. Kaj kvar jarojn poste, en 2017, mi ĉeestis en Bengaluro la lanĉon de libro kun titolo simila al la BLF-sesio de Diana: India & Lithuania: A Personal Bond (PDF).

Vere legindas la du ĉapitroj pri Poška en tiu libro. La unua, verkita de Probal,"Antanas Poška and Esperanto in India" klere kaj klerige kuntekstigas la viziton de Poŝka. La dua ĉapitro, verkita de Diana, "Antanas Poška and His Views of India", amplekse priskribas la vivon de Poška en tiama Barato.

Ni mallonge resumu ĉi tie tiun vojaĝon de Poška: en 1929 li motorciklis (!) de Litovujo ĝis Brita Hindio tra Germanio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Grekio... Egipto, Sirio, Turkio, Irako, Irano (laŭ la Esperanto-vikipedia artikolo pri Poška). Kiel diris Diana dum sia prezentaĵo, "en tiu epoko kiam apenaŭ ekzistis stratoj kaj ŝoseoj -- ne nur en Azio, sed ankaŭ en Eŭropo -- nur frenezulo aŭdacus veturi motorcikle de Litovujo al Brita Hindio!" Kaj ŝi aldonis, "Mi ŝatas frenezulojn! Ili tamen sukcesas fari multon en la mondo!"

Antanas Poška ĉe la
Taĝ-mahalo, 1931-32.
Fonto: La vikipedio
Kaj multon ja faris Poška. Li restis en la lando ĝis 1936. Kiel informas nin la angla-vikipedia artikolo pri Poška, li studis la sanskritan, ektradukis en la litovan la Bhagavadgiton kaj la Rigvedon. Li bakalaŭriĝis kaj magistriĝis en Mumbajo (tiam "Bombay"), kaj doktoriĝis en Kolkato pri la antropologio. Sed pro la dua mondmilito, li ne sukcesis fini sian laboron. Nur en 2014, Universitato de Kolkato finfine atribuis al li la diplomon PhD! (Jen angle pri tiu rimarkinda evento.)

Ankaŭ multege vojaĝis Poška tra la landego: de la montaro Himalajo ĝis la insularo Andamanoj. Amason da homoj li ekkonis. Kaj kun multaj li profunde amikiĝis. Tiuj amikoj inkluzivis kompreneble la baratajn esperantistojn tiuepokajn, aparte nian pioniron Lakshmiswar Sinha. Ankaŭ famulojn li renkontis: Tagore, kies poemojn li litovigis; kaj Gandhi kiun li renkontis dufoje. Sume, jen homo tute rimarkinda!

Diana kompreneble ne detalis ĉion ĉi en la Festivalo-prezentaĵo! Sed fone kaj funde de ŝia propra nuanca engaĝiĝo kun Barato estas Antanas Poška. Dankon, Diana Mickevičienė!