Wednesday, January 31, 2024

Gepatralingva edukado necesas por indiĝenaj kaj endanĝerigitaj lingvoj

Anvita ABBI (maldekstre) kun A. Giridhar RAO,
HLF 2024. Foto: Radhika MAMIDI
En la ĵus okazinta Literatura Festivalo de Hajderabado (HLF; angle) kaj poetoj kaj lingvistoj emfazis, ke la gepatra lingvo devas esti la instrulingvo en la lernejo. Ili opiniis, ke tio estas aparte grava por indiĝenaj infanoj. Kaj la tasko estas urĝa por parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj. Ĉi tiu afiŝo mallonge raportas pri unu sesio de HLF – mia konversacio kun profesoro Anvita Abbi (angle).

La 14-a eldono de HLF (la 26-28an de Januaro 2024) estis vigla, bunta festivalo: 250 prelegantoj kaj 150 eventoj en 15 diversaj "riveretoj" (t. e. temoj). Kelkaj el tiuj riveretoj estis: Kaavya Dhaara (poezio); Klimataj Konversacioj; Jen mia libro; kaj Moving Images Talkies (filmoj). Ĉirkaŭ 75 mil homoj vizitis HLF dum tiuj tri tagoj!

HLF 2024 enkondukis novan temon, "Indiĝenaj kaj Endanĝerigitaj Lingvoj" (IEL). Kiel la koncepta noto klarigas, "Ĉi tio konformas al Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaris 2022-2032 "Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj" (angle). Optimismaj taksoj sugestas, ke almenaŭ 50 procentoj de la nuntempe parolataj lingvoj estos formortintaj aŭ grave endanĝerigitaj antaŭ 2100. La plej multaj el tiuj estas indiĝenaj lingvoj.”

Pluraj indiĝenaj poetoj, rakontistoj, verkistoj, artistoj, folkloristoj kaj esploristoj partoprenis en la ĉi-jara IEL-temo. Sesioj inkludis infanrakontojn, poezion, paneldiskutojn de fakuloj, kaj eĉ labortendaron pri la Gonda-arto. Kelkaj el la indiĝenaj lingvoj reprezentitaj estis la grand-andamana lingvaro (angle), gonda, ĝarava (angle), kuia (angle), lambada (angle), onga (angle), oraona (angle), santala, kaj la toda (angle).

Oraona poeto Jacinta KERKETTA (angle)
kun santala poeto Joba MURMU (angle)
(dekstre). Foto: HLF
Ĉi-jare ĉe HLF, inter la bone konataj esploristoj estis profesoro Anvita Abbi. Ŝi parolis pri sia engaĝiĝo dum pluraj jardekoj kun minoritataj lingvoj de suda azio, precipe la lingvoj de la Andamanaj kaj Nikobaraj insuloj. Ŝi diris, ke lingvaj kaj genetikaj pruvoj konverĝis por konfirmi, ke ĉi tiuj etnoj estas posteuloj de kelkaj el la plej fruaj homaj grupoj kiuj forlasis Afrikon – efektive, ŝi priskribis lingvistikon kiel "krimmedicinan sciencon" per kiu oni povas malkovri la pasintencon!

Profesoro Abbi konigis kelkajn fascinajn detalojn pri la sintakso kaj semantiko de la granda-andamana. Ŝi observis, ke la strukturo de la granda-andamanaj lingvoj venas de koncepta divido de la homa korpo en sep zonojn. Ĉiu zono havas lingvan markilon. Kiel ŝi klarigis en artikolo (anglalingva) pri ĉi tiu temo en la revuo Scientific American:

La signoj... derivis de sep zonoj de la korpo kaj estis alkroĉitaj al radikvortoj, kutime kiel prefiksoj, por priskribi konceptojn kiel "interne", "ekstere", "supra" kaj "malsupra". Ekzemple, la morfemo er-, kiu rilatas al preskaŭ ĉio kiu rilatas al la ekstera korpoparto, povus esti algluita al -cho por doni ercho, kun la signifo "kapo". Porka kapo do estis raercho [ra signifas "porkon"]....

Grava ankaŭ estis la morfemo a-, kiu rilatis al la buŝo kaj, pli larĝe, al originoj. Ĝi kontribuis al la substantivoj aphong, por "buŝo", kaj Aka-Jero, por "sia Jero-lingvo"; la adjektivoj ajom, "avida", kaj amu, "muta"; la verboj atekho, "paroli", kaj aathitul, "trankviliĝi"; kaj la adverbo aulu, "antaŭe al."

La titolo de ŝia artikolo resumas la argumenton: "Ĉi tiu antikva lingvo havas la solan gramatikon tute bazitan sur la homa korpo". Sed, kiel ŝi kortuŝe notas, ĉi tiuj fascinaj lingvoj frontas al la formorto:

El la ĉirkaŭ 7 000 lingvoj parolataj de homoj hodiaŭ, duono silentiĝos antaŭ la fino de ĉi tiu jarcento. Postvivo en epoko de tutmondiĝo, urbigado kaj klimata ŝanĝo devigas indiĝenajn komunumojn anstataŭigi siajn tradiciajn vivmanierojn kaj lingvojn per tiuj de la superrega socio. Kiam la pli maljuna generacio ne plu povas instrui la lingvon al la pli juna, lingvo estas kondamnita. Kaj je ĉiu perdita lingvo, ni perdas riĉecon da scio pri la homa ekzisto, percepto, naturo kaj postvivo.

Ŝi rimarkis, ke la socio konsideras ĉi tiujn parolatajn lingvojn "primitivaj", kaj ne donas al ili gravecon en la lerneja edukado. Ŝia propono por "urĝa vojĝustigo" inkludis infanedukadon en la gepatra lingvo (cetere, jen propono kiu animas niajn kursojn en Universitato Azim Premji). Aliaj poetoj kaj esploristoj ĉe HLF – Damayanti Beshra ([damajanti beŝra] angle), Bhangya Bhukya ([bhaangja bhukja] angle), Ganesh Devy ([ganeŝ devi] angle), Jacinta Kerketta ([jasinta kerketta] angle), kaj Karthick Narayanan ([kaartik naaraajanan] angle) inter aliaj – ĉiuj notis la plurajn dimensiojn laŭ kiuj indiĝenaj kaj endanĝerigitaj lingvoj kaj iliaj parolantoj bezonas urĝan helpon. Sed pluraj el ili ankaŭ argumentis, ke la instrulingvo en la lernejo ludas kritikan rolon en la florado de la gepatra lingvo.

Nur tiel ni povos transdoni al venontaj generacioj tiujn unikajn manierojn homi!

Angla versio de tiu ĉi blogaĵo legeblas en la retejo de Universitato Azim Premji ĉi tie.