Himanŝu klarigas guĝaratan tekston al Giridhar. Foto: Deekshith Pai. |
En sesio de tiu lasta je la 4-a de Oktobro, kolego (kaj esperantisto) Himanshu UPADHYAYA [himaanŝu upadhjaaja] (angle pri li) laŭtlegis guĝaratan eseon de Gandhi. Himanshu (en la foto, dekstre) ankaŭ traduketis ĝin en la anglan por ni ne-guĝaratanoj.
Foto: Deekshith Pai |
Mi ne volas, ke mia hejmo estu enmurigita kaj ke miaj fenestroj estu ŝtopigitaj. Mi volas, ke la kulturoj de ĉiuj landoj blovu kiel eble plej libere tra mia hejmo. Sed mi rifuzas esti forblovita de iu el ili.... Mi volas, ke niaj junaj viroj kaj virinoj belartemaj lernu tiom kiom ili volas de la angla kaj aliaj mondaj lingvoj, kaj redonu la gajnojn de ilia lernado al Barato kaj al la mondo, kiel Bose, Roy aŭ la Poeto [t. e. Tagore] mem. Sed mi ne volas, ke eĉ unu Baratano forgesu, neglektu aŭ hontu pri sia gepatra lingvo, aŭ sentu, ke li aŭ ŝi ne povas pensi aŭ esprimi la plej bonajn pensojn en sia propra vulgara lingvo. Mia religio ne estas tio de la malliberejo. -- Young India, la 1-an de Junio 1921 (CWMG, vol. 20, pĝ. 159)Grupo malgranda kaj sesio mallonga -- sed riĉa!