Saturday, October 5, 2019

Plurlingva Gandhi-legado


Himanŝu klarigas guĝaratan tekston al Giridhar.
Foto: Deekshith Pai.
Por festi la 150-jaran naskiĝdatrevenon de Gandhi, studentoj de Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato, organizis "Gandhi-semajnon". Dum la semajno okazis teatraĵoj, kunkantado, dokumentariaj filmoj, ekspozicioj, prelegoj, diskutrondoj, kaj librolegado.

En sesio de tiu lasta je la 4-a de Oktobro, kolego (kaj esperantisto) Himanshu UPADHYAYA [himaanŝu upadhjaaja] (angle pri li) laŭtlegis guĝaratan eseon de Gandhi. Himanshu (en la foto, dekstre) ankaŭ traduketis ĝin en la anglan por ni ne-guĝaratanoj.

Foto: Deekshith Pai
En tiu eseo, verkita en 1920 (en la Plena Verkaro, CWMG, vol. 19, pĝ. 155-156), Gandhi argumentas, ke tri variaĵoj de la guĝarata ekzistas -- hindua, islamana kaj parsia. Parolantoj de unu variaĵo bedaŭrinde kutime ne legas la verkojn en aliaj variaĵoj. Legantoj do kultivu la kutimon legi la aliajn variaĵojn, kaj verkistoj verku tiel, ke ĉiuj povus kompreni. Kun du esperantistoj en la ĉambro, la fokuso de la sesio nesurprize estis lingva! Oni laŭtlegis diraĵojn kaj tekstetojn de Gandhi en la guĝarata, angla, tamila, malajala, kaj eĉ la germana. Kaj kompreneble ankaŭ en Esperanto. Interalie, mi laŭtlegis jenan deklaron de Gandhi el eseo, "Angla lernado":
Mi ne volas, ke mia hejmo estu enmurigita kaj ke miaj fenestroj estu ŝtopigitaj. Mi volas, ke la kulturoj de ĉiuj landoj blovu kiel eble plej libere tra mia hejmo. Sed mi rifuzas esti forblovita de iu el ili.... Mi volas, ke niaj junaj viroj kaj virinoj belartemaj lernu tiom kiom ili volas de la angla kaj aliaj mondaj lingvoj, kaj redonu la gajnojn de ilia lernado al Barato kaj al la mondo, kiel Bose, Roy aŭ la Poeto [t. e. Tagore] mem. Sed mi ne volas, ke eĉ unu Baratano forgesu, neglektu aŭ hontu pri sia gepatra lingvo, aŭ sentu, ke li aŭ ŝi ne povas pensi aŭ esprimi la plej bonajn pensojn en sia propra vulgara lingvo. Mia religio ne estas tio de la malliberejo. -- Young India, la 1-an de Junio 1921 (CWMG, vol. 20, pĝ. 159)
Grupo malgranda kaj sesio mallonga -- sed riĉa!

Wednesday, October 2, 2019

Gandhi pri la edukado

Gandhi skribanta en Birla House,
Mumbajo, Aŭgusto 1942. Fonto: Vikipedio.
En 2005, mi esperantigis kelkajn pensojn de Gandhi pri la edukado. Frape estas lia insisto pri la gepatralingva edukado, kaj la malutilo de la angla kiel instrulingvo en Barato. Ja legu tion kion li diras en "Gandhi pri la edukado".

Mi aperigis la tradukaĵon en mia tiama retejo Geocities (kaj, cetere, anoncis tion en nia diskutgrupo Baratanoj). En 2009 Geocities fermiĝis. Sed oni diras, ke pli malpli nenio entute malaperas el la reto. La paĝo daŭre legeblas en la arĥiva paĝaro de Wayback Machine. Intertempe, tamen, mi movis la paĝon al nova loko "Gandhi pri la edukado".

Hodiaŭ, dum la Internacia tago de senperforto -- kaj ankaŭ la 150-a naskiĝ-datreveno de Gandhi -- indas relegi "Gandhi pri la edukado". Ĉar daŭre validas lia analizo pri la lingvopolitiko de la eduksistemo kaj en Barato, kaj ja tutmonde.