Wednesday, July 19, 2023

Esperanto en la universitata vivo

Jen raporteto pri lastatempa agado. Iom redaktitaj versioj de ĝi aperis en la bulteno Esperanto en Azio kaj Oceanio (n-ro. 116, Jan-Jul 2023; PDF) kaj en la blogo de KAOEM.

Ni rapide raportas pri tri iniciatoj en Universitato Azim Premji [aziim premĝi] (APU) en Bengaluro, Barato. La unua estas Esperanto-iniciato en kiu la universitato ludis rolon; la aliaj du estas universitataj iniciatoj en kiu nia lingvo ludis rolon. La ĉefa konkludo estas, ke valoras integri nian agadon ankaŭ en ne-Esperantajn iniciatojn.

Plurlingvaj afiŝoj: Ĉiu jare UEA dissemas afiŝon por 21-a de Februaro, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Jen la bunta afiŝo ĉi-jara (aranĝis ĝin Stefano Keller).

Ankaŭ ĉi-jare, esperantistoj (kaj amikoj de Esperanto – valora publiko!) en Barato (kaj Kenjo) tradukis la afiŝon: ĉi-foje en 16 lingvojn! Nia Esperanto-Klubo invitis tradukantojn el la universitata komunumo. Kolegoj afable helpis nin per tradukaĵoj en jenaj sep lingvoj: la angla, asama, guĝarata, malajala, maratha, odia, kaj tamila.

Ni montradis la afiŝojn tra la universitata tereno. Legantoj ĝojis vidi siajn proprajn lingvojn je tiu tago de la gepatra lingvo. Ili ankaŭ scivolemis pri la diversaj aliaj lingvoj kaj skribsistemoj! Krome, en aparta retmesaĝo al la tuta universitata komunumo, la Esperanto-Klubo agnoskis kaj dankis la tradukintojn. Jen ekzemplo de iniciato de Esperantujo al kiu kontribuis ankaŭ ne-esperantistoj. Pli detala raporto kun bildoj de la afiŝoj legeblas en la blogo “Lingvo kaj vivo”, ĉi tie.

Tago de la Laboro: Dum la semajno antaŭ la unua de Majo (kiam oni festas ĉi tiun Tagon), APU organizis la festivalon "Pano kaj rozoj". La festivalo konsistis el klerigaj prelegoj kaj diskutoj, ekspozicioj, filmoj multlingvaj, kaj poezia vespero. Naŭ lingvojn, inkluzive Esperanton, ni prezentis dum tiu vespero. Nia Esperanto-poeto estis la belgo Louis Paul Boon. Mi voĉelgis lian poemon, "La unuan de majo". Esperantigis ĝin Jakvo Schram

La poemoj prezentitaj etendis jarcentojn, eĉ miljarojn de ekspluatado de la laboro: ekde la antikva epoko de la homaro ĝis la sorto de laboristoj dum la Kovimo! Diversis ankaŭ la tonoj de la poemoj: jen tragika, jen kolera, jen satira, kaj jen eĉ optimisma. En tiu lasta kategorio estis nia poeto Boon. Tiuvespere, Esperanto aperis inter la aliaj lingvoj kiel alia “normala” lingvo. Pli detala raporto legeblas ĉi tie.

Tagore en Esperanto: La 7-a de Majo 2023 estis la 162-a naskiĝ-datreveno de Rabindranath Tagore [tagor]. Por festi la tagon studentoj en APU organizis plurlingvan eventon kelkajn tagojn poste. Krom, kompreneble, en la bengala (la denaska lingvo de Tagore), ni ĝuis prezentaĵojn ankaŭ en la angla kaj la guĝarata. En Esperanto, mi voĉlegis la tradukon de la konata poemo de Tagore, "Kie la animo estas sentima". Esperantigis tiun poemon la barata Esperanto-pioniro Lakshmiswar Sinha [lakŝmiiŝvar sinha]. Estis Tagore kiu en la 1920-aj jaroj sendis s-ron Sinha al Svedujo, kie inter alie, Sinha lernis Esperanton! Ni dividis ankaŭ ĉi tiun historion kun la ĉeestantoj. (Cetere, jen alia traduko de tiu poemo, farita de Probal Dasgupta [probaal daasgupta], "Kie sentimas mensoj".)

En tiu vespero, la universitatanoj prezentis ankaŭ plurajn aliajn artaĵojn: kantojn,dancojn, kaj deklamadojn. Pli da detaloj priaj legeblas ĉi tie. Al Tagore jen omaĝo bela, diversspeca kaj plurlingva!