![]() |
| La Celaro de Konstitucio de Barato. Vikimedio. |
Laŭ la registara popolnombrado de 2011, la santala estas denaske parolata de ĉ. 7,4 milionoj da homoj en Barato -- kaj de ĉ. 0,2 milionoj pli en Bangladeŝo, Butano kaj Nepalo. Laŭ la vikipedio (angle), la santala estas la tria plej granda aŭstralazia lingvo post la vjetnama kaj la kmera.
Frape, la santala estas skribata ĉefe en la skribsistemo Ol Ĉiki (angle), kreita en 1925 de la santala verkisto Raghunath [ragunaat] MURMU (angle). Aldone, oni skribas la santalan ankaŭ per jenaj skribsistemoj: la bengal-asama (angle), la odia, nagario, kaj la santala latina alfabeto (angle). Prezidento Murmu rimarkis, ke estas aparte ĝojige, ke oni tradukis la konstitucion per Ol Ĉiki dum la centjariĝo de tiu skribsistemo (angle). Oni aldonu, ke estas ankaŭ konvene, ke oni aperigas tiun ĉi tradukaĵon dum la Internacia jardeko de indiĝenaj lingvoj (1922-32) (angle).
Interese, ĝis nun, la konstitucio legeblis en nur ok el la 22 oficialaj lingvoj de Barato: la angla, bengala, hindia, majtila, manipura, odia, sanskrita, kaj tamila. Nun, la santala estas la naŭa lingvo en kiu oni povas legi la konstitucion. Espereble, tio instigos parolantojn de la aliaj grandaj lingvoj de la lando traduki en siajn lingvojn tiun ĉi gravan dokumenton!

No comments:
Post a Comment