Showing posts with label edukado. Show all posts
Showing posts with label edukado. Show all posts

Wednesday, March 5, 2025

Jacinta Kerketta - poeto kaj aktivulino pri indiĝenaj rajtoj

Jacinta KERKETTA. Fonto: Vikimedio

"En nia epoko, ja gravas la indiĝena mondbildo", deklaris Jacinta [ĝasinta] KERKETTA (angle), dum prelego en Universitato Azim Premji, la 4-an de Marto 2025. Tiu konata hindia poeto kaj aktivulino estis invitita paroli pri indiĝena identeco kaj diskriminacio. En pli ol duhora sesio, Jacinta unue prelegis pri la temo kaj poste voĉlegis sian poezion. Post ambaŭ partoj estis vigla babilado kun la aŭskultantaro pri diversaj aspektoj de kaj ŝia aktivula vivo kaj ŝia verkista laboro. En ŝia prelego Jacinta priskribis sian infanaĝon en la gubernio Ĝarkando. Krom la ĉefaj indiĝenaj grupoj tie, la Hoo kaj la Mundao, estis ankaŭ la Oraono (kiuj ankaŭ nomiĝas la Kuruko) al kiu apartenas Jacinta. Ŝi emfazis la malsamajn mondbildojn de la Indiĝenoj kaj la t. n. socia ĉeffluo. Ŝi parolis pasie pri la indiĝena identeco. Laŭ Jacinta naturo estas je la centro de la indiĝena identeco. Kontraste, mono estas je la centro de la identeco de la ne-indiĝena socia ĉeffluo. Tio, ŝi diris, neeviteble kaŭzas konflikton. La socia ĉeffluo vidas ĉion -- la arbarojn, riverojn, terpecojn -- tra la lenso de mono.

Jen dulinia poemo ŝia pri tiu temo:

Terpeco de radikoj

Ili ne toleras arbojn
Ĉar ties radikoj postulas terpecon.

Tiu poezia vortumado de socia realaĵo ricevis multe da aplaŭdo!

Jacinta Kerketta voĉlegas
sian poezion. Foto: Khalid Ansari

Post tiu prelego Jacinta voĉlegis plurajn poemojn en la hindia. Oni surekranigis anglajn tradukojn de tiuj poemoj por la aŭskultantoj kiuj ne scipovis la hindian (same kiel la lando mem, ankaŭ la universitato estas bunte plurlingva!). Ŝiaj poemoj traktis la temojn de graveco de naturo en la vivo de Indiĝenoj, de ekspluatado de naturo de la ne-indiĝena ĉeffluo, kaj de diskriminacio kontraŭ Indiĝenoj. Jam dum sia prelego, Jacinta parolis pri la lingva situacio en sia familio. Ŝi diris, ke la gepatroj sendis la infanojn al lernejo kies instrulingvo estis la hindia. Por faciligi la akiradon de la hindia, la gepatroj mem ekuzis la hindian en la familio; ili ĉesis paroli sian indiĝenan lingvon, la kuruka. Rezulte, Jacinta hodiaŭ verkas nur en la hindia. Teme pri tio, sube estas ŝia poemo, "Morto de la gepatra lingvo".

La evento estis organizita de la "Kontraŭ-diskriminacia ĉelo" (angle: Anti-Discrimination Cell) de la universitato. Tiu instanco konsistas el kolegoj Kinnari Pandya (angle), Khalid Ansari (angle), kaj Dontha Prashanth (angle). Ili estis sufiĉe kontentaj pri nia brila gasto Jacinta, pri la nombro de aŭskultantoj, kaj pri la kvalito de la babilado!

Jen la lingvo-poemo kiun Jacinta Kerketta dividis kun ni:

Morto de la gepatra lingvo

Jam en la buŝo de la patrino
la gepatra lingvo estis malliberigita

kaj infanoj
postulante ĝian liberigon

kreskis.
La gepatra lingvo ne mortis per si mem

ĝi estis mortigita
sed la patrino neniam povis scii ĉi tion.

Fronte al eblecoj kiuj montris
revojn pri rotioj

por siaj infanoj ŝi
kunpremis siajn dentojn

kaj sub la revoj de tiuj manĝpecetoj
la gepatra lingvo estis subpremita.

Mia patrino ankoraŭ kredas, ke
estis akcidento

tiu morto de la gepatra lingvo.

Wednesday, December 13, 2023

Edukado por Paco, Homaj Rajtoj kaj Daŭripova Evoluo

Fonto: Unesko
En Novembro 2023, en sia 42-a Ĝenerala Konferenco en Parizo, Unesko adoptis "Rekomendon pri Edukado por Paco, Homaj Rajtoj kaj Daŭripova Evoluo" (angle). Kelkajn semajnojn poste, la 10-an de Decembro 2023, ni observis la 75-an datrevenon (angle) de la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR). Kvankam evidente rilata al ĝi, ĉi tiu afiŝo ne temas pri tiu grava Deklaro. Temas pri la Rekomendo de Unesko; pri Edukado pri Homaj Rajtoj. (Certere, ĉu vi sciis, ke la UDHR estas unu el la plej tradukitaj dokumentoj en la mondo? Ĝis 2023, ĝi estas tradukita en 561 lingvojn!)

Tiu ĉi Unesko-Rekomendo estas fakte revizio de influa Rekomendo de 1974 (angle). Longe antaŭ ol estas elpensitaj la terminoj "Edukado por tutmonda civitaneco" (angle: GCED) aŭ "Edukado por daŭripova evoluo" (angle: ESD), la dokumento de 1974 vokis al Membroŝtatoj certigi, ke iliaj edukaj strategiaroj estu gvidataj, interalie, de:

  • Internacia dimensio kaj tutmonda perspektivo en edukado je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj ĝiaj formoj;
  • Kompreno kaj respekto al ĉiuj popoloj, iliaj kulturoj, civilizacioj, valoroj kaj vivmanieroj, inkluzive de hejmaj etnaj kulturoj kaj kulturoj de aliaj nacioj;
  • Konscio pri la kreskanta tutmonda interdependeco inter popoloj kaj nacioj.

La Rekomendo de 2023 baziĝas sur tiuj principoj. Kaj duonjarcenton poste, ĝi traktas novajn zorgojn kaj defiojn. Ĉi tiuj inkluzivas:

  • Pacon. La Rekomendo emfazas ke paco ne estas nur la foresto de milito kaj armita konflikto; ĝi "postulas inkluzivan, demokratian kaj partoprenan procezon"; kie "internaj kaj internaciaj konfliktoj estas solvitaj per reciproka kompreno kaj kunlaboro, daŭripovo en ĉiuj ĝiaj dimensioj estas atingita, universala aliro al dumviva kaj tutviva edukado ... [kaj] ekstrema malriĉeco estas ekstermita" - do, multe pli larĝa signifokampo por "paco”.
  • Tutmondan civitanecon. Same, ĉi tiu dokumento vidas GCED kiel esenca por prepari civitanojn kaj naciojn por taksi alte kunlaboron kaj dialogon por trakti la kolektivajn defiojn, kiujn la homaro alfrontas.
  • Lernejanino en Mogadiŝo
    Fonto: Vikipedio
  • Genran egalecon. Kiel Unesko aliloke notas (angle), "Virinoj daŭre reprezentas preskaŭ du trionojn de ĉiuj plenkreskuloj nelegokapablaj". La dokumento de 2023 taksas seksan egalecon kiel "ŝlosilon por la realigo de la rajto al edukado por ĉiuj kaj por la povigo de virinoj kaj knabinoj". (Strange, en la Rekomendo de 1974, la vortoj "virinoj", "knabinoj" kaj "genro" ne aperas eĉ unufoje en la dokumento! Kontrolu vi mem!)
  • Edukadon pri klimata ŝanĝo, kiel parton de edukado por daŭripovo, "devus esti integrita en instruplanojn kaj trans studobjektoj por helpi kompreni kaj trakti la efikojn de la klimata krizo, por antaŭenigi klimatan justecon kaj rajtigi lernantojn per la scio, kapabloj, valoroj kaj sintenoj kiujn ili bezonas por agi kiel agentoj de ŝanĝo. Ĝi devus esti lernanto-centrita, spertobazita, kuntekstigita, solvobazita kaj ago-orientita."
  • Ciferecan legopovon inkluzivas "la kapablon efike serĉi, aliri, kritike taksi, etike produkti, uzi kaj disvastigi informojn... por detekti kaj kontraŭbatali misinformadon, malaman paroladon, ĉiujn formojn de perforto... damaĝan enhavon kaj retan misuzon....” Mallonge (angle), “pensu kritike kaj klaku saĝe”!

La nuna Rekomendo listigas 14 "Gvidprincipojn" kiuj evoluigas la temojn listigitajn supre. Post tio, ĝi proponas larĝan gamon de "Agadkampoj" en edukado. Kelkaj el ĉi tiuj estas:

  • Tutsistemaj postuloj: Pri Leĝoj, politikoj kaj strategioj; Administrado, respondigebleco kaj partnerecoj; Instruplano kaj pedagogio; Takso kaj taksado; Lerno- kaj instru-materialoj kaj rimedoj; Lernaj medioj; kaj Evoluo de instruistoj kaj eduka personaro.
  • Postuloj "laŭ nivelo kaj speco de edukado": Ĉi tiuj gamas de Frua infana prizorgado kaj edukado (angle: ECCE) tra Lerneja instruado, Supera edukado kaj esplorado, ĝis Teknika kaj metia edukado kaj trejnado.

Ĉi tiuj "Agadkampoj" jam estas parto de la aktuala Nacia Instruplana Kadro (angle: NCF) de Barato. Ankaŭ la barata strategiara dokumento (angle) forte emfazas ECCE. Plue, kvankam NCF substrekas "Enradikiĝon en Barato", tamen ĝi ankaŭ celas "evoluigi scion, kapablojn, valorojn kaj emojn kiuj subtenas respondecan engaĝiĝon kun homaj rajtoj, daŭripovan evoluigon kaj vivadon, kaj tutmondan bonfarton, tiel spegulante vere tutmondan civitanon.” Klaras la similecoj inter la Rekomendo de Unesko kaj la NCF de Barato.

Kvankam ne deviga por la Membroŝtatoj, tamen la Rekomendo de 1974 influis edukajn strategiarojn tutmonde je multaj niveloj. La ampleksa 2023-Rekomendo, kiu traktas tiom da aktualaj zorgoj de la homaro, promesas fari la samon.

(Anglalingva versio de tiu ĉi afiŝo aperas en la retejo de Universitato Azim Premji.)

Tuesday, August 8, 2023

Malaperigataj voĉoj

Keĉua virino kaj infano,
Andoj, Peruo
La 9-an de Aŭgusto ni festas la Internacian tagon de indiĝenaj popoloj. Jen blogaĵo pria. Angla versio, "Vanishing Voices" de tiu ĉi teksto aperis en la novaĵletero Forests of Life de Universitato Azim Premji. Jen versio en mia angla blogo, "Vanishing Voices".
 
Imagu, ke vi parolas jenajn lingvojn:

    • Vi povas havi 13 konsonantojn sinsekvajn! La saliŝa lingvo Nuxalk (pron. nuhalk), parolata en Brita Kolumbio en Kanado, havas la vorton clhp'xwlhtlhplhhskwts', kiu signifas "tiam li havis en sia posedo svedan kornuson". Diru al ni: kiel vi prononcas tiun vortegon?! ("Saliŝa lingvaro", La vikipedio)

    • Vi ne diras "mia maldekstra brako". Anstataŭe, vi diras "mia norda / suda / orienta / aŭ okcidenta brako", depende de via efektiva orientiĝo! Parolantoj de la lingvo Warlpiri en centra Aŭstralio uzas la kardinalajn direktojn, absolutan referenckadron. (Levinson kaj Wilkins, 2006)

    • Vi devas uzi unu el 10 genroj! La Yuchi (pronon. juĉi) en Oklahomo, Usono, uzas "ses [genrojn] por Yuchi homoj (depende de parencaj rilatoj al la parolanto), unu por ne-Yuchioj kaj bestoj, kaj tri por senanimaj objektoj (horizontala, vertikala kaj ronda)"! (The Guardian, 2008)

Tiuj estas nur tri el la strangaj kaj mirindaj mond-priskriboj el la proksimume 7000 lingvoj de la mondo. Kaj ĉi tiuj estas malaperigataj voĉoj - ni rapide malaperigas ĉi tiujn lingvojn! Ĉi tiu artikolo esploretas kial tio okazas, kion ni perdas, kaj unu nepran farendaĵon.

Duono de la mondo
parolas jenajn 25 lingvojn.
Fonto: Terralingua.org
Duono de la mondo parolas nur 25 grandajn lingvojn: La mandarenan ĉinan, la anglan, la hispanan, la hindian, la bengalan, ktp. La alia 50% parolas ĉiujn aliajn el la proksimume 6975 lingvoj! Do, estas amaso da malgrandaj lingvoj. Ekzemple, Aiton (1500 parolantoj), Muot (930), Zangskari (12 000) - ĉiuj tri estas Indiĝenaj lingvoj el Barato. (Bonvolu memori, ke ni havas nur proksimajn nombrojn por multaj Indiĝenaj lingvoj!)

Ĉie en la mondo, ĉi tiuj malgrandaj lingvoj estis en kontakto kun la pli grandaj ĉirkaŭ ili. Historie, malofte estis tiu kontakto pacema. Parolantoj de grandaj lingvoj venis kun modernaj armiloj en serĉo de sklavoj, naturaj rimedoj kaj tero. Indiĝenaj popoloj, kiuj postvivis (multaj, multaj estis mortigitaj), devis forlasi sian lingvon kaj kulturon (kune kun sia tero). Iliaj infanoj estas malpermesitaj paroli siajn lingvojn en la lernejo, kaj la registaro kaj la juĝejoj ankaŭ ne parolas iliajn lingvojn. Sen alternativo, indiĝenaj parolantoj ŝanĝiĝas al dominaj lingvoj. Ne estas strange, ke el la 424 lingvoj parolataj en Barato (laŭ Ethnologue), 131 estas "endanĝerigitaj", tio estas, "ne plu estas la normo, ke infanoj lernas kaj uzas tiun ĉi lingvon".

Lokoj de alta biodiverseco
estas lokoj ankaŭ de
alta lingva diverseco.
Fonto: Terralingua.org
Kion ni perdas, kiam ni perdas lingvon? Kiel montriĝas de niaj komencaj ekzemploj, ĉiu lingvo estas unika maniero rigardi la mondon. Sed jen alia afero: rigardu la lokojn de alta biodiverseco de la mondo; ekzemple, Papuo-Nov-Gvineo (839), Indonezio (704), Arunaĉal-Pradeŝo (90). La parentezaj ciferoj estas la nombro de lingvoj parolataj tie: biodiverseca diverseco korelacias kun lingva diverseco! La biokultura ligilo estas, ke la scio por daŭripove prizorgi ĉi tiun biodiversecon estas kodita en tiuj ĉi indiĝenaj lingvoj. Do, eĉ por pure "egoismaj" kialoj, la mondo devas certigi, ke indiĝenaj lingvoj floras.

Estas ankaŭ demando etika, ĉu ne? Lingvaj homaj rajtoj estas tiel gravaj kiel aliaj rajtoj. Kaj la libereco praktiki sian propran kulturon inkluzivas ties lingvojn. Temas ankaŭ pri la edukado. Multegaj esploroj (kaj ankaŭ la komuna saĝo!) diras al ni, ke infanoj lernas plej bone en la lingvo, kiun ili plej bone konas. Bari tion al infano estas kogna perforto. Por la socio, la kosto estas duobla. Unue, ripetitaj jaroj, forlaso de la lernejo kaj, malalta ekonomia produktiveco - jen granda malŝparo de rimedoj! Kaj due, malbone preparitaj civitanoj por demokratia partopreno.

Do, kion ni faru? Farendas multaj aferoj, sed klare la edukado devas esti unu el niaj komencpunktoj. Enporti gepatrajn lingvojn en la edukadon faros ĉian edukadon pli efika. Tio revigligos indiĝenajn lingvojn kiel lingvojn de la modernaj scioj. Dume ĝiaj parolantoj daŭre fieros pri sia kultura heredaĵo. Tamen, krom lernado en siaj propraj lingvoj, infanoj ankaŭ bezonas altkvalitan instruadon en la aliaj lingvoj, kiujn ili devas scii - la regionan lingvon kaj la anglan, ekzemple. Tiu ideo estas ĉe la kerno de la Gepatralingve bazita multlingva edukado (Mohanty k. a., 2009).

En si mem, tiu propono ne sufiĉas. La rajtoj de indiĝenaj popoloj devas esti plifortigitaj en multaj aliaj kampoj. Sed kiu ajn strategion socio alprenus, la edukado devus esti inter ties ĉefaj eroj. Nur tiam restos generacioj, kiuj daŭre miros pri ĉi tiaj diversaj manieroj homi!

Referencoj

La vikipedio. “La saliŝa lingvaro”. https://eo.wikipedia.org/wiki/Sali%C5%9Da_lingvaro

Levinson, S. C. and Wilkins, D. P. (red.) 2006. Grammars of Space: Explorations in Cognitive Diversity. Cambridge. https://doi.org/10.1017/CBO9780511486753

Mohanty, A. K., Panda, M., Phillipson, R., Skutnabb-Kangas, T. (red.) 2009. Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local. Hyderabad: Orient BlackSwan. https://orientblackswan.com/details?id=9788125036982

The Guardian. 2008. “Peter K Austin's top 10 endangered languages” https://www.theguardian.com/books/2008/aug/27/endangered.languages

Saturday, June 20, 2020

Decolonial Subversions - Nova faka revuo


Decolonial Subversions ("Malkoloniigaj subfosadoj") estas faka revuo kiu ekaperas en 2020. Iniciatis ĝin esploristoj el la instituto SOAS (angle). SOAS estas parto de la Universitato de Londono. La revuo celas esti "multlingva, senpage alirebla, kolege reviziita diskutforumo por la esprimado de historie silentigitaj scio-sistemoj". Jen pli detale pri la ambicia vizio de la revuo (angle).

La aktuala numero enhavas mian eseon, "Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto el barata universitato" (PDF). La eseo raportas pri la planado kaj instruado de magistra-nivelaj kursoj pri multlingva edukado kaj lingvaj homaj rajtoj. Oni ofertas la kursojn en privata, neprofitcela barata universitato kiu havas eksplicitan celon je socia justeco. La planite diversa studentaro donas unikan ŝancon esplori la multlingvismon en la klasĉambro kaj en la socio: en julio 2019 ekzemple, en klaso de 46 studentoj estis listo de 35 lingvonomoj!

Oni aperigis ankaŭ anglan version de la eseo. Tiu ĉi strategio plurlingva celas "malcentrigi la anglan". Kiel diras la Baza Manifesto (angle) de la revuo, "Ĉiu teksto estos eldonita kaj en ĝia originala lingvo, kaj en anglalingva versio. Per tiu ĉi strategio, ni esperas minimumigi la scian perforton de lingvaj postuloj, konservi la originalan nuancon de la teksto, kaj samtempe certigi, ke la originala esplorado / teksto atingos anglascipovan legantaron en iu formo, eĉ se neperfekta."

Tiu ĉi numero inkluzivas kontribuaĵon de plia Esperantisto, Elisée Byelongo. Sed Elisée elektis uzi ne Esperanton, sed la svahilan (kaj la anglan) por sia kontribuaĵo, "Kiswahili kama Lugha ya Amani ya Kutunza Mazingira" (proksimume: La svahila kiel pacema lingva medio). Plue, Elisée sendis sian kontribuaĵon ne kiel tekston, sed kiel sondosieron!

Decolonial Subversions do estas faka revuo nekutima: ne nur serioze plurlingva, sed ankaŭ multforma.

Wednesday, October 2, 2019

Gandhi pri la edukado

Gandhi skribanta en Birla House,
Mumbajo, Aŭgusto 1942. Fonto: Vikipedio.
En 2005, mi esperantigis kelkajn pensojn de Gandhi pri la edukado. Frape estas lia insisto pri la gepatralingva edukado, kaj la malutilo de la angla kiel instrulingvo en Barato. Ja legu tion kion li diras en "Gandhi pri la edukado".

Mi aperigis la tradukaĵon en mia tiama retejo Geocities (kaj, cetere, anoncis tion en nia diskutgrupo Baratanoj). En 2009 Geocities fermiĝis. Sed oni diras, ke pli malpli nenio entute malaperas el la reto. La paĝo daŭre legeblas en la arĥiva paĝaro de Wayback Machine. Intertempe, tamen, mi movis la paĝon al nova loko "Gandhi pri la edukado".

Hodiaŭ, dum la Internacia tago de senperforto -- kaj ankaŭ la 150-a naskiĝ-datreveno de Gandhi -- indas relegi "Gandhi pri la edukado". Ĉar daŭre validas lia analizo pri la lingvopolitiko de la eduksistemo kaj en Barato, kaj ja tutmonde.