Sunday, July 19, 2020

Pri 'malgrandaj lingvoj'

Alex Rawlings prelegas pri la jida
(Foto: YouTube)
En 2013 Alex Rawlings faris belan 25-minutan prelegon (anglalingvan) pri "Lernado de 'malgrandaj lingvoj'". Li faris tion dum la poliglota konferenco en Budapeŝto. De "malgrandaj lingvoj" li celis foje lingvojn kun malgrandaj nombroj de denaskaj parolantoj, foje lingvojn relative malofte lernataj de (okcidentaj?) nedenaskuloj. En sia prelego, Rawlings parolis ĉefe pri la jida.

Li parolis pri la jida kaj hebrea poeto kaj dramisto Aaron Zeitlin (1899-1973) (pri li, angle). La ĥasidisma judo Zeitlin loĝis en Varsovio. Oni invitis lin en 1939 al Novjorko por la surscenigo de lia jida teatraĵo, Esterke. Kiam li estis tie, la milito eksplodis en Eŭropo. Li ne povis reveni al Pollando, kaj restis en Usono. Lia familio estis murdita. La kvartalo de kie li venis malaperis. La preleginto Rawlings legis poemon de Zeitlin, unue en la jida, kaj poste en la angla (ekde ĉi tie). Jen mia esperantigo de la angla versio:

Ses linioj
Aaron Zeitlin

Mi scias: neniu en ĉi tiu mondo bezonas min.
Min, mondan almozulon en la jida tombejo.
Kiu bezonas poemon -- aparte ion en la jida?
Nur la senesperaj aferoj sur la Tero estas belaj.
Kaj la dia estas nur tio kio devas pasi.
Kaj nur la humileco estas ribelema.

Rawlings mallonge eksplikis la poemon, montrante la kontrastojn inter la slavaj, hebreaj kaj germanaj vortoj uzataj en la poemo. Por li, la plej kortuŝa linio el la poemo estas "Nur la senesperaj aferoj sur la Tero estas belaj". Jen laŭ li bona kialo lerni malgrandajn lingvojn; ne pro ilia utileco, sed pro ilia beleco!

No comments:

Post a Comment