Saturday, June 27, 2020

Literaturo kiel mensa malfermigilo

Filipa Martins (maldekstre), Lynnette Lounsbury
kaj A. Giridhar Rao en HLF 2020, 26-an de
januaro, Hajderabado, Barato.

En januaro 2020 kunvenis centoj da homoj por la Hajderabada Literatura Festivalo, HLF (angle). Mi kunordigis sesion en kiu prezentis siajn romanojn Filipa MARTINS (pri ŝi portugale) el Portugalujo, kaj Lynnette LOUNSBURY (angle) el Aŭstralio. Tiu 40-minuta, anglalingva sesio, titolita "New Age Fiction" (Novepoka fikcio), nun spekteblas ĉe https://www.youtube.com/watch?v=gCauR-FiQuA.

"Inviti fremdan landon prezenti siajn literaturon, arton kaj kulturon estas unika aspekto de HLF. Aŭstralio estos en la fokuso dum HLF 2020" diras la HLF retejo (angle). Pri la aŭstrala kunbabilanto, Lynnette, kaj ŝia tre interesa romano, We Ate The Road Like Vultures (2016; Ni manĝis la vojon kiel vulturoj), mi eble blogos alifoje.

Filipa Martins legas sian prelegon,
HLF 2020, Hajderabado, Barato. (Foto: HLF)

Filipa estas aŭtoro, scenaristo kaj ĵurnalisto (angle). Ŝia romano, Na Memória dos Rouxinóis (2018; El la memoraĵoj Rouxinóis) estis atribuita la Premio Manuel Boaventura en 2019 (portugale). La ĉefrolulo de la romano havas nekutiman nomon: la priman ciferon 7! Kaj tiu cifero, kaj li, gravas en la kriptologio dum la Dua Mondmilito. Ŝi laŭtlegis kelkajn alineojn portugale el sia romano dum la sesio (spektebla en la video ekde ĉi tie). Mi poste laŭtlegis angligon de tiu tekstero kiun ŝi afable disponigis al mi.

En sia prelego, Filipa prezentis fortan argumenton por literaturo kiel mensa malfermigilo. Skizante la modernan historion de Portugalujo, ŝi parolis pri la taskoj kiujn alfrontis la "unua generacio kiu naskiĝis en libereco". Ŝi prikomentis la timojn de tiu socio pri novaj kulturoj. Kiel akravide notis Flilipa, homoj, en ago metonimia, enfermis siajn balkonojn pro la emo ne interagi kun la ekstera mondo. Ĝuste en tia ĉi mondo, la verkaro de Pessoa en Portugalujo kaj Tagore en Barato, ŝi rimarkis, rolas grave en la malmuntado de muroj inter popoloj, kaj la kreiĝo de mondo "Kie sentimas mensoj":
kie la domaj muroj
sur nia ter’ komuna ja ne perverse faras
ekzercon de disigaj, stretaj arkitekturoj (Tr. Probal Dasgupta)
Entute sesio tro mallonga, sed riĉa!

No comments:

Post a Comment