Sunday, December 3, 2023

Litova Esperantisto Poška en Literatura Festivalo en Barato

Diana Mickevičienė en
Bengalura Literatura Festivalo
Bengaluro, Decembro 2023
Foto: A. Giridhar RAO
En 2023, la litova esperantisto Antanas Poška [poŝka] (1903-1992) aperis en la Bengalura Literatura Festivalo (BLF; angle pri ĝi)! Enkondukis lin Diana Mickevičienė [mickeviĉjene], la nuna ambasadoro de Litovujo en Barato (jen angle pri Diana en la festivala libro). La 2-an de Decembro 2023, en konversacio kun verkisto Anushka Jasraj [anuŝka ĝasraĝ], Diana faris prezentaĵon (anglalingvan), "Barato kaj mi -- persona ligo". "Barato fascinis min jam de miaj knabinaj jaroj!" ŝi deklaris. Ŝi prezentis al la aŭskultantaro diversajn aspektojn de tiu fascino, kiun ŝi dokumentis ankaŭ en sia (litova) libro, Ĉiuj el miaj Baratoj (2011). Kadre de tiu prezentaĵo, ŝi parolis ankaŭ pri Poška.

Jam en 2013, por marki la 110-jaran naskiĝdatrevenon de Poŝka, Diana kaj ŝiaj kolegoj kunordigis en Barato memorigon de la preskaŭ nekredebla vojaĝo de Poška al Brita Hindio. Probal Dasgupta partoprenis la eventojn en Delhio kaj Kolkato. Kaj kvar jarojn poste, en 2017, mi ĉeestis en Bengaluro la lanĉon de libro kun titolo simila al la BLF-sesio de Diana: India & Lithuania: A Personal Bond (PDF).

Vere legindas la du ĉapitroj pri Poška en tiu libro. La unua, verkita de Probal,"Antanas Poška and Esperanto in India" klere kaj klerige kuntekstigas la viziton de Poŝka. La dua ĉapitro, verkita de Diana, "Antanas Poška and His Views of India", amplekse priskribas la vivon de Poška en tiama Barato.

Ni mallonge resumu ĉi tie tiun vojaĝon de Poška: en 1929 li motorciklis (!) de Litovujo ĝis Brita Hindio tra Germanio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Grekio... Egipto, Sirio, Turkio, Irako, Irano (laŭ la Esperanto-vikipedia artikolo pri Poška). Kiel diris Diana dum sia prezentaĵo, "en tiu epoko kiam apenaŭ ekzistis stratoj kaj ŝoseoj -- ne nur en Azio, sed ankaŭ en Eŭropo -- nur frenezulo aŭdacus veturi motorcikle de Litovujo al Brita Hindio!" Kaj ŝi aldonis, "Mi ŝatas frenezulojn! Ili tamen sukcesas fari multon en la mondo!"

Antanas Poška ĉe la
Taĝ-mahalo, 1931-32.
Fonto: La vikipedio
Kaj multon ja faris Poška. Li restis en la lando ĝis 1936. Kiel informas nin la angla-vikipedia artikolo pri Poška, li studis la sanskritan, ektradukis en la litovan la Bhagavadgiton kaj la Rigvedon. Li bakalaŭriĝis kaj magistriĝis en Mumbajo (tiam "Bombay"), kaj doktoriĝis en Kolkato pri la antropologio. Sed pro la dua mondmilito, li ne sukcesis fini sian laboron. Nur en 2014, Universitato de Kolkato finfine atribuis al li la diplomon PhD! (Jen angle pri tiu rimarkinda evento.)

Ankaŭ multege vojaĝis Poška tra la landego: de la montaro Himalajo ĝis la insularo Andamanoj. Amason da homoj li ekkonis. Kaj kun multaj li profunde amikiĝis. Tiuj amikoj inkluzivis kompreneble la baratajn esperantistojn tiuepokajn, aparte nian pioniron Lakshmiswar Sinha. Ankaŭ famulojn li renkontis: Tagore, kies poemojn li litovigis; kaj Gandhi kiun li renkontis dufoje. Sume, jen homo tute rimarkinda!

Diana kompreneble ne detalis ĉion ĉi en la Festivalo-prezentaĵo! Sed fone kaj funde de ŝia propra nuanca engaĝiĝo kun Barato estas Antanas Poška. Dankon, Diana Mickevičienė!

No comments:

Post a Comment