Showing posts with label indiĝenaj popoloj. Show all posts
Showing posts with label indiĝenaj popoloj. Show all posts

Wednesday, March 5, 2025

Jacinta Kerketta - poeto kaj aktivulino pri indiĝenaj rajtoj

Jacinta KERKETTA. Fonto: Vikimedio

"En nia epoko, ja gravas la indiĝena mondbildo", deklaris Jacinta [ĝasinta] KERKETTA (angle), dum prelego en Universitato Azim Premji, la 4-an de Marto 2025. Tiu konata hindia poeto kaj aktivulino estis invitita paroli pri indiĝena identeco kaj diskriminacio. En pli ol duhora sesio, Jacinta unue prelegis pri la temo kaj poste voĉlegis sian poezion. Post ambaŭ partoj estis vigla babilado kun la aŭskultantaro pri diversaj aspektoj de kaj ŝia aktivula vivo kaj ŝia verkista laboro. En ŝia prelego Jacinta priskribis sian infanaĝon en la gubernio Ĝarkando. Krom la ĉefaj indiĝenaj grupoj tie, la Hoo kaj la Mundao, estis ankaŭ la Oraono (kiuj ankaŭ nomiĝas la Kuruko) al kiu apartenas Jacinta. Ŝi emfazis la malsamajn mondbildojn de la Indiĝenoj kaj la t. n. socia ĉeffluo. Ŝi parolis pasie pri la indiĝena identeco. Laŭ Jacinta naturo estas je la centro de la indiĝena identeco. Kontraste, mono estas je la centro de la identeco de la ne-indiĝena socia ĉeffluo. Tio, ŝi diris, neeviteble kaŭzas konflikton. La socia ĉeffluo vidas ĉion -- la arbarojn, riverojn, terpecojn -- tra la lenso de mono.

Jen dulinia poemo ŝia pri tiu temo:

Terpeco de radikoj

Ili ne toleras arbojn
Ĉar ties radikoj postulas terpecon.

Tiu poezia vortumado de socia realaĵo ricevis multe da aplaŭdo!

Jacinta Kerketta voĉlegas
sian poezion. Foto: Khalid Ansari

Post tiu prelego Jacinta voĉlegis plurajn poemojn en la hindia. Oni surekranigis anglajn tradukojn de tiuj poemoj por la aŭskultantoj kiuj ne scipovis la hindian (same kiel la lando mem, ankaŭ la universitato estas bunte plurlingva!). Ŝiaj poemoj traktis la temojn de graveco de naturo en la vivo de Indiĝenoj, de ekspluatado de naturo de la ne-indiĝena ĉeffluo, kaj de diskriminacio kontraŭ Indiĝenoj. Jam dum sia prelego, Jacinta parolis pri la lingva situacio en sia familio. Ŝi diris, ke la gepatroj sendis la infanojn al lernejo kies instrulingvo estis la hindia. Por faciligi la akiradon de la hindia, la gepatroj mem ekuzis la hindian en la familio; ili ĉesis paroli sian indiĝenan lingvon, la kuruka. Rezulte, Jacinta hodiaŭ verkas nur en la hindia. Teme pri tio, sube estas ŝia poemo, "Morto de la gepatra lingvo".

La evento estis organizita de la "Kontraŭ-diskriminacia ĉelo" (angle: Anti-Discrimination Cell) de la universitato. Tiu instanco konsistas el kolegoj Kinnari Pandya (angle), Khalid Ansari (angle), kaj Dontha Prashanth (angle). Ili estis sufiĉe kontentaj pri nia brila gasto Jacinta, pri la nombro de aŭskultantoj, kaj pri la kvalito de la babilado!

Jen la lingvo-poemo kiun Jacinta Kerketta dividis kun ni:

Morto de la gepatra lingvo

Jam en la buŝo de la patrino
la gepatra lingvo estis malliberigita

kaj infanoj
postulante ĝian liberigon

kreskis.
La gepatra lingvo ne mortis per si mem

ĝi estis mortigita
sed la patrino neniam povis scii ĉi tion.

Fronte al eblecoj kiuj montris
revojn pri rotioj

por siaj infanoj ŝi
kunpremis siajn dentojn

kaj sub la revoj de tiuj manĝpecetoj
la gepatra lingvo estis subpremita.

Mia patrino ankoraŭ kredas, ke
estis akcidento

tiu morto de la gepatra lingvo.

Wednesday, January 31, 2024

Gepatralingva edukado necesas por indiĝenaj kaj endanĝerigitaj lingvoj

Anvita ABBI (maldekstre) kun A. Giridhar RAO,
HLF 2024. Foto: Radhika MAMIDI
En la ĵus okazinta Literatura Festivalo de Hajderabado (HLF; angle) kaj poetoj kaj lingvistoj emfazis, ke la gepatra lingvo devas esti la instrulingvo en la lernejo. Ili opiniis, ke tio estas aparte grava por indiĝenaj infanoj. Kaj la tasko estas urĝa por parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj. Ĉi tiu afiŝo mallonge raportas pri unu sesio de HLF – mia konversacio kun profesoro Anvita Abbi (angle).

La 14-a eldono de HLF (la 26-28an de Januaro 2024) estis vigla, bunta festivalo: 250 prelegantoj kaj 150 eventoj en 15 diversaj "riveretoj" (t. e. temoj). Kelkaj el tiuj riveretoj estis: Kaavya Dhaara (poezio); Klimataj Konversacioj; Jen mia libro; kaj Moving Images Talkies (filmoj). Ĉirkaŭ 75 mil homoj vizitis HLF dum tiuj tri tagoj!

HLF 2024 enkondukis novan temon, "Indiĝenaj kaj Endanĝerigitaj Lingvoj" (IEL). Kiel la koncepta noto klarigas, "Ĉi tio konformas al Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaris 2022-2032 "Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj" (angle). Optimismaj taksoj sugestas, ke almenaŭ 50 procentoj de la nuntempe parolataj lingvoj estos formortintaj aŭ grave endanĝerigitaj antaŭ 2100. La plej multaj el tiuj estas indiĝenaj lingvoj.”

Pluraj indiĝenaj poetoj, rakontistoj, verkistoj, artistoj, folkloristoj kaj esploristoj partoprenis en la ĉi-jara IEL-temo. Sesioj inkludis infanrakontojn, poezion, paneldiskutojn de fakuloj, kaj eĉ labortendaron pri la Gonda-arto. Kelkaj el la indiĝenaj lingvoj reprezentitaj estis la grand-andamana lingvaro (angle), gonda, ĝarava (angle), kuia (angle), lambada (angle), onga (angle), oraona (angle), santala, kaj la toda (angle).

Oraona poeto Jacinta KERKETTA (angle)
kun santala poeto Joba MURMU (angle)
(dekstre). Foto: HLF
Ĉi-jare ĉe HLF, inter la bone konataj esploristoj estis profesoro Anvita Abbi. Ŝi parolis pri sia engaĝiĝo dum pluraj jardekoj kun minoritataj lingvoj de suda azio, precipe la lingvoj de la Andamanaj kaj Nikobaraj insuloj. Ŝi diris, ke lingvaj kaj genetikaj pruvoj konverĝis por konfirmi, ke ĉi tiuj etnoj estas posteuloj de kelkaj el la plej fruaj homaj grupoj kiuj forlasis Afrikon – efektive, ŝi priskribis lingvistikon kiel "krimmedicinan sciencon" per kiu oni povas malkovri la pasintencon!

Profesoro Abbi konigis kelkajn fascinajn detalojn pri la sintakso kaj semantiko de la granda-andamana. Ŝi observis, ke la strukturo de la granda-andamanaj lingvoj venas de koncepta divido de la homa korpo en sep zonojn. Ĉiu zono havas lingvan markilon. Kiel ŝi klarigis en artikolo (anglalingva) pri ĉi tiu temo en la revuo Scientific American:

La signoj... derivis de sep zonoj de la korpo kaj estis alkroĉitaj al radikvortoj, kutime kiel prefiksoj, por priskribi konceptojn kiel "interne", "ekstere", "supra" kaj "malsupra". Ekzemple, la morfemo er-, kiu rilatas al preskaŭ ĉio kiu rilatas al la ekstera korpoparto, povus esti algluita al -cho por doni ercho, kun la signifo "kapo". Porka kapo do estis raercho [ra signifas "porkon"]....

Grava ankaŭ estis la morfemo a-, kiu rilatis al la buŝo kaj, pli larĝe, al originoj. Ĝi kontribuis al la substantivoj aphong, por "buŝo", kaj Aka-Jero, por "sia Jero-lingvo"; la adjektivoj ajom, "avida", kaj amu, "muta"; la verboj atekho, "paroli", kaj aathitul, "trankviliĝi"; kaj la adverbo aulu, "antaŭe al."

La titolo de ŝia artikolo resumas la argumenton: "Ĉi tiu antikva lingvo havas la solan gramatikon tute bazitan sur la homa korpo". Sed, kiel ŝi kortuŝe notas, ĉi tiuj fascinaj lingvoj frontas al la formorto:

El la ĉirkaŭ 7 000 lingvoj parolataj de homoj hodiaŭ, duono silentiĝos antaŭ la fino de ĉi tiu jarcento. Postvivo en epoko de tutmondiĝo, urbigado kaj klimata ŝanĝo devigas indiĝenajn komunumojn anstataŭigi siajn tradiciajn vivmanierojn kaj lingvojn per tiuj de la superrega socio. Kiam la pli maljuna generacio ne plu povas instrui la lingvon al la pli juna, lingvo estas kondamnita. Kaj je ĉiu perdita lingvo, ni perdas riĉecon da scio pri la homa ekzisto, percepto, naturo kaj postvivo.

Ŝi rimarkis, ke la socio konsideras ĉi tiujn parolatajn lingvojn "primitivaj", kaj ne donas al ili gravecon en la lerneja edukado. Ŝia propono por "urĝa vojĝustigo" inkludis infanedukadon en la gepatra lingvo (cetere, jen propono kiu animas niajn kursojn en Universitato Azim Premji). Aliaj poetoj kaj esploristoj ĉe HLF – Damayanti Beshra ([damajanti beŝra] angle), Bhangya Bhukya ([bhaangja bhukja] angle), Ganesh Devy ([ganeŝ devi] angle), Jacinta Kerketta ([jasinta kerketta] angle), kaj Karthick Narayanan ([kaartik naaraajanan] angle) inter aliaj – ĉiuj notis la plurajn dimensiojn laŭ kiuj indiĝenaj kaj endanĝerigitaj lingvoj kaj iliaj parolantoj bezonas urĝan helpon. Sed pluraj el ili ankaŭ argumentis, ke la instrulingvo en la lernejo ludas kritikan rolon en la florado de la gepatra lingvo.

Nur tiel ni povos transdoni al venontaj generacioj tiujn unikajn manierojn homi!

Angla versio de tiu ĉi blogaĵo legeblas en la retejo de Universitato Azim Premji ĉi tie.

Tuesday, August 8, 2023

Malaperigataj voĉoj

Keĉua virino kaj infano,
Andoj, Peruo
La 9-an de Aŭgusto ni festas la Internacian tagon de indiĝenaj popoloj. Jen blogaĵo pria. Angla versio, "Vanishing Voices" de tiu ĉi teksto aperis en la novaĵletero Forests of Life de Universitato Azim Premji. Jen versio en mia angla blogo, "Vanishing Voices".
 
Imagu, ke vi parolas jenajn lingvojn:

    • Vi povas havi 13 konsonantojn sinsekvajn! La saliŝa lingvo Nuxalk (pron. nuhalk), parolata en Brita Kolumbio en Kanado, havas la vorton clhp'xwlhtlhplhhskwts', kiu signifas "tiam li havis en sia posedo svedan kornuson". Diru al ni: kiel vi prononcas tiun vortegon?! ("Saliŝa lingvaro", La vikipedio)

    • Vi ne diras "mia maldekstra brako". Anstataŭe, vi diras "mia norda / suda / orienta / aŭ okcidenta brako", depende de via efektiva orientiĝo! Parolantoj de la lingvo Warlpiri en centra Aŭstralio uzas la kardinalajn direktojn, absolutan referenckadron. (Levinson kaj Wilkins, 2006)

    • Vi devas uzi unu el 10 genroj! La Yuchi (pronon. juĉi) en Oklahomo, Usono, uzas "ses [genrojn] por Yuchi homoj (depende de parencaj rilatoj al la parolanto), unu por ne-Yuchioj kaj bestoj, kaj tri por senanimaj objektoj (horizontala, vertikala kaj ronda)"! (The Guardian, 2008)

Tiuj estas nur tri el la strangaj kaj mirindaj mond-priskriboj el la proksimume 7000 lingvoj de la mondo. Kaj ĉi tiuj estas malaperigataj voĉoj - ni rapide malaperigas ĉi tiujn lingvojn! Ĉi tiu artikolo esploretas kial tio okazas, kion ni perdas, kaj unu nepran farendaĵon.

Duono de la mondo
parolas jenajn 25 lingvojn.
Fonto: Terralingua.org
Duono de la mondo parolas nur 25 grandajn lingvojn: La mandarenan ĉinan, la anglan, la hispanan, la hindian, la bengalan, ktp. La alia 50% parolas ĉiujn aliajn el la proksimume 6975 lingvoj! Do, estas amaso da malgrandaj lingvoj. Ekzemple, Aiton (1500 parolantoj), Muot (930), Zangskari (12 000) - ĉiuj tri estas Indiĝenaj lingvoj el Barato. (Bonvolu memori, ke ni havas nur proksimajn nombrojn por multaj Indiĝenaj lingvoj!)

Ĉie en la mondo, ĉi tiuj malgrandaj lingvoj estis en kontakto kun la pli grandaj ĉirkaŭ ili. Historie, malofte estis tiu kontakto pacema. Parolantoj de grandaj lingvoj venis kun modernaj armiloj en serĉo de sklavoj, naturaj rimedoj kaj tero. Indiĝenaj popoloj, kiuj postvivis (multaj, multaj estis mortigitaj), devis forlasi sian lingvon kaj kulturon (kune kun sia tero). Iliaj infanoj estas malpermesitaj paroli siajn lingvojn en la lernejo, kaj la registaro kaj la juĝejoj ankaŭ ne parolas iliajn lingvojn. Sen alternativo, indiĝenaj parolantoj ŝanĝiĝas al dominaj lingvoj. Ne estas strange, ke el la 424 lingvoj parolataj en Barato (laŭ Ethnologue), 131 estas "endanĝerigitaj", tio estas, "ne plu estas la normo, ke infanoj lernas kaj uzas tiun ĉi lingvon".

Lokoj de alta biodiverseco
estas lokoj ankaŭ de
alta lingva diverseco.
Fonto: Terralingua.org
Kion ni perdas, kiam ni perdas lingvon? Kiel montriĝas de niaj komencaj ekzemploj, ĉiu lingvo estas unika maniero rigardi la mondon. Sed jen alia afero: rigardu la lokojn de alta biodiverseco de la mondo; ekzemple, Papuo-Nov-Gvineo (839), Indonezio (704), Arunaĉal-Pradeŝo (90). La parentezaj ciferoj estas la nombro de lingvoj parolataj tie: biodiverseca diverseco korelacias kun lingva diverseco! La biokultura ligilo estas, ke la scio por daŭripove prizorgi ĉi tiun biodiversecon estas kodita en tiuj ĉi indiĝenaj lingvoj. Do, eĉ por pure "egoismaj" kialoj, la mondo devas certigi, ke indiĝenaj lingvoj floras.

Estas ankaŭ demando etika, ĉu ne? Lingvaj homaj rajtoj estas tiel gravaj kiel aliaj rajtoj. Kaj la libereco praktiki sian propran kulturon inkluzivas ties lingvojn. Temas ankaŭ pri la edukado. Multegaj esploroj (kaj ankaŭ la komuna saĝo!) diras al ni, ke infanoj lernas plej bone en la lingvo, kiun ili plej bone konas. Bari tion al infano estas kogna perforto. Por la socio, la kosto estas duobla. Unue, ripetitaj jaroj, forlaso de la lernejo kaj, malalta ekonomia produktiveco - jen granda malŝparo de rimedoj! Kaj due, malbone preparitaj civitanoj por demokratia partopreno.

Do, kion ni faru? Farendas multaj aferoj, sed klare la edukado devas esti unu el niaj komencpunktoj. Enporti gepatrajn lingvojn en la edukadon faros ĉian edukadon pli efika. Tio revigligos indiĝenajn lingvojn kiel lingvojn de la modernaj scioj. Dume ĝiaj parolantoj daŭre fieros pri sia kultura heredaĵo. Tamen, krom lernado en siaj propraj lingvoj, infanoj ankaŭ bezonas altkvalitan instruadon en la aliaj lingvoj, kiujn ili devas scii - la regionan lingvon kaj la anglan, ekzemple. Tiu ideo estas ĉe la kerno de la Gepatralingve bazita multlingva edukado (Mohanty k. a., 2009).

En si mem, tiu propono ne sufiĉas. La rajtoj de indiĝenaj popoloj devas esti plifortigitaj en multaj aliaj kampoj. Sed kiu ajn strategion socio alprenus, la edukado devus esti inter ties ĉefaj eroj. Nur tiam restos generacioj, kiuj daŭre miros pri ĉi tiaj diversaj manieroj homi!

Referencoj

La vikipedio. “La saliŝa lingvaro”. https://eo.wikipedia.org/wiki/Sali%C5%9Da_lingvaro

Levinson, S. C. and Wilkins, D. P. (red.) 2006. Grammars of Space: Explorations in Cognitive Diversity. Cambridge. https://doi.org/10.1017/CBO9780511486753

Mohanty, A. K., Panda, M., Phillipson, R., Skutnabb-Kangas, T. (red.) 2009. Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local. Hyderabad: Orient BlackSwan. https://orientblackswan.com/details?id=9788125036982

The Guardian. 2008. “Peter K Austin's top 10 endangered languages” https://www.theguardian.com/books/2008/aug/27/endangered.languages