Frost ĉ. 1910 Fonto: Wikimedia |
Fajro kaj Glacio
Robert Frost
(Tr. Lee Miller)
Ĉu fino de la mond’ per flam’,
Aŭ per glaci’?
Post spertoj de plej arda am’
Mi konsentas pri la flam’.
Se duan fojon mortus ĝi,
Malamon mi ja bone konas
Kaj por detruo la glaci’
Egale bonas.
Nenion pli bezonas.
No comments:
Post a Comment