Tuesday, April 30, 2024

"Unua de Majo" de Louis Paul Boon en Esperanto kaj la angla

Fonto: Vikimedio
"Preskaŭ majas", diris Jakvo Schram [ŝram], en sia blogaĵo en 2008, "Monato dum [kiu] ni festas la bataltagon de la laboristaro, de la dungitoj, de laborprenantoj." Li reaperigis tie sian esperantan tradukon de proz-poemo de la belga verkisto Louis Paul Boon. Du semajnojn poste, la 1-an de Majo 2008, mi afiŝis mian angligon de la esperanta traduko. Nun, post 16 jaroj, mi aperigis (kun kelkaj redaktetoj), "The First of May" en la retejo de Universitato Azim Premji.

Fonto: Sennaciulo (PDF)
Efektive, Jakvo jam eldonis tiun esperantigon en la retejo de SAT. Tie, "Unua de Majo" aperas sub la rubriko "Eseo"! Tamen nek la blogo de Jakvo, nek tiu retpaĝo donas al ni informon pri ĝia apero en la SAT-revuo Sennaciulo. Hodiaŭ mi traserĉis en la arĥivo en la SAT-retejo la aprilajn kaj majajn numerojn de Sennaciulo. Kaj jen, mi finfine trovis la verkon en la numero de Majo 2004 (PDF)!

Plue, en neniu el la lokoj -- la revuo, retejo aŭ blogo -- ni havas iajn ajn informojn pri la originalo -- ĝia titolo aŭ kie ĝi troveblas. Mi do turnis min al la Esperantujo. En la Facebook-grupo Literatura Babilejo, mi demandis: "Ĉu iu povas doni detalojn pri la originala poemo de Boon -- kiam kaj kie ĝi aperis?"

Du tagojn poste venis jena respondo de Marc van Oostendorp: "Unu el miaj kolegoj en la universitatoj estas specialisto pri Boon kaj redaktoro de lia Plena Verkaro. Mi demandos lin."

Kaj baldaŭ, jen:

Louis Paul Boon, “De eerste mei”, Vooruit ["Antaŭen"], Majo 1962. Tiu proz-poemo aperas ankaŭ en lia libro, Boontjes 1962 ["Faboj"] (1992).

La Esperanto-traduko. Louis Paul Boon, "Unua de Majo" (Tr. Jakvo Schram), Sennaciulo, n-ro 5 (1187), Majo 2004, p. 67. https://www.satesperanto.org/IMG/pdf/s1187p.pdf

La angla traduko. Louis Paul Boon, "The First of May" (Tr. A. Giridhar Rao), Azim Premji University, 30 April 2024, https://azimpremjiuniversity.edu.in/faculty-perspective/the-first-of-may-louis-paul-boon

No comments:

Post a Comment