Thursday, May 8, 2025

Pacaktivuloj de Barato kaj Pakistano kunvenas rete

Fonto: southasiapeace.com
Meze de la militaj tamburoj en Pakistano kaj Barato, okazis la 7-an de Majo eta esperdona kaj korvarmiga reta kunveno. Ĉirkaŭ 100 membroj de civilsociaj organizoj de ambaŭ landoj ripete emfazis la neceson dialogi, kaj malaltigi la temperaturon de la nuna konflikto. Interese, multaj el pakistanaj pacaktivuloj rimarkis, ke ĉi-foje ne videblas (la kutima) militfrenezo en la stratoj de Pakistano. Ekzemple, ĝis nun ne estas manifestacioj organizitaj de dekstremaj, religiemaj grupoj. Ankaŭ en la amaskomunikilaro kaj la sociaj retejoj aŭdeblas alvokoj al paco. Kontraste, oni diris, ke la estro de la pakistana armeo estas kontraŭbarata naciisisto kaj sufiĉe "nepensema" -- li estas la vera minaco al dialogo kaj paco.

Pluraj barataj parolantoj memorigis nin, ke estas sufiĉe da alvokoj en Barato por venĝo kontraŭ Pakistano. Ene de la barataj amaskomunikilaro kaj sociaj retejoj, kaj inter la barataj politikistoj, estas multaj kiuj volas puni la tutan landon Pakistano pro tiu terura mortigo de hinduaj turistoj en Kaŝmiro. La danĝero de milito do estas reala. Tamen, aktivuloj el ambaŭ landoj substrekis la neceson solvi la konflikton per (internacia) mediacio, diplomatio kaj dialogo.

Jen la kuna (angla) deklaro de la kunveno. Mi subskribis ĝin nome de la Esperanto-movado. Ĉiuj estas bonvenaj subskribi ĝin: Joint Statement at India-Pakistan Online Meeting, 7 May 2025

Multaj el la partoprenantoj estas membroj de SAPAN - Southasia Peace Action Network (Sudazia pacagada reto: https://southasiapeace.com). Jam de jardekoj SAPAN (la nomo estas variaĵo de la hindustana vorto por "revo") agadas por pli granda kontakto inter la landoj en la sudazia regiono. La devizo de SAPAN estas "Molaj landlimoj, libera komerco, kaj homaj rajtoj por ĉiuj en sudazio". Jen lingva interesaĵo el la retejo: Noto pri "Sudazio" kiel unu vorto: Sapan News uzas "sudazion" kiel unu vorton "celantan restarigi iom de la historia unueco de nia komuna vivspaco, sen deziri ian perforton kontraŭ la ekzistantaj nacio-ŝtatoj".

Ni forte esperu, ke dum la venontaj tagoj troviĝos en ambaŭ landoj sufiĉe da potenculoj kiuj konsentas pri tiu "historia unueco de nia komuna vivspaco"!

Wednesday, March 5, 2025

Jacinta Kerketta - poeto kaj aktivulino pri indiĝenaj rajtoj

Jacinta KERKETTA. Fonto: Vikimedio

"En nia epoko, ja gravas la indiĝena mondbildo", deklaris Jacinta [ĝasinta] KERKETTA (angle), dum prelego en Universitato Azim Premji, la 4-an de Marto 2025. Tiu konata hindia poeto kaj aktivulino estis invitita paroli pri indiĝena identeco kaj diskriminacio. En pli ol duhora sesio, Jacinta unue prelegis pri la temo kaj poste voĉlegis sian poezion. Post ambaŭ partoj estis vigla babilado kun la aŭskultantaro pri diversaj aspektoj de kaj ŝia aktivula vivo kaj ŝia verkista laboro. En ŝia prelego Jacinta priskribis sian infanaĝon en la gubernio Ĝarkando. Krom la ĉefaj indiĝenaj grupoj tie, la Hoo kaj la Mundao, estis ankaŭ la Oraono (kiuj ankaŭ nomiĝas la Kuruko) al kiu apartenas Jacinta. Ŝi emfazis la malsamajn mondbildojn de la Indiĝenoj kaj la t. n. socia ĉeffluo. Ŝi parolis pasie pri la indiĝena identeco. Laŭ Jacinta naturo estas je la centro de la indiĝena identeco. Kontraste, mono estas je la centro de la identeco de la ne-indiĝena socia ĉeffluo. Tio, ŝi diris, neeviteble kaŭzas konflikton. La socia ĉeffluo vidas ĉion -- la arbarojn, riverojn, terpecojn -- tra la lenso de mono.

Jen dulinia poemo ŝia pri tiu temo:

Terpeco de radikoj

Ili ne toleras arbojn
Ĉar ties radikoj postulas terpecon.

Tiu poezia vortumado de socia realaĵo ricevis multe da aplaŭdo!

Jacinta Kerketta voĉlegas
sian poezion. Foto: Khalid Ansari

Post tiu prelego Jacinta voĉlegis plurajn poemojn en la hindia. Oni surekranigis anglajn tradukojn de tiuj poemoj por la aŭskultantoj kiuj ne scipovis la hindian (same kiel la lando mem, ankaŭ la universitato estas bunte plurlingva!). Ŝiaj poemoj traktis la temojn de graveco de naturo en la vivo de Indiĝenoj, de ekspluatado de naturo de la ne-indiĝena ĉeffluo, kaj de diskriminacio kontraŭ Indiĝenoj. Jam dum sia prelego, Jacinta parolis pri la lingva situacio en sia familio. Ŝi diris, ke la gepatroj sendis la infanojn al lernejo kies instrulingvo estis la hindia. Por faciligi la akiradon de la hindia, la gepatroj mem ekuzis la hindian en la familio; ili ĉesis paroli sian indiĝenan lingvon, la kuruka. Rezulte, Jacinta hodiaŭ verkas nur en la hindia. Teme pri tio, sube estas ŝia poemo, "Morto de la gepatra lingvo".

La evento estis organizita de la "Kontraŭ-diskriminacia ĉelo" (angle: Anti-Discrimination Cell) de la universitato. Tiu instanco konsistas el kolegoj Kinnari Pandya (angle), Khalid Ansari (angle), kaj Dontha Prashanth (angle). Ili estis sufiĉe kontentaj pri nia brila gasto Jacinta, pri la nombro de aŭskultantoj, kaj pri la kvalito de la babilado!

Jen la lingvo-poemo kiun Jacinta Kerketta dividis kun ni:

Morto de la gepatra lingvo

Jam en la buŝo de la patrino
la gepatra lingvo estis malliberigita

kaj infanoj
postulante ĝian liberigon

kreskis.
La gepatra lingvo ne mortis per si mem

ĝi estis mortigita
sed la patrino neniam povis scii ĉi tion.

Fronte al eblecoj kiuj montris
revojn pri rotioj

por siaj infanoj ŝi
kunpremis siajn dentojn

kaj sub la revoj de tiuj manĝpecetoj
la gepatra lingvo estis subpremita.

Mia patrino ankoraŭ kredas, ke
estis akcidento

tiu morto de la gepatra lingvo.