Saturday, September 30, 2023

Marjorie Boulton - tradukinto el la hindia

Anna Löwenstein
Fonto: Vikipedio
La 29-an de Septembro 2023, en la semajna reta kunveno de la Antverpena kaj Londona Kluboj, Anna Löwenstein faris belan prelegon kaj prezentaĵon pri la vivo kaj verkoj de Marjorie Boulton [MB] (1924-2017). La postan tagon, la 30-an de Septembro, oni festas la Internacian tagon de tradukado.

    Tiu ĉi mallonga afiŝo ligas ambaŭ eventojn. Temas pri malmulte konata traduklaboro de MB. Ŝi angligis modernan klasikaĵon de la hindia, La taverno (1935; hindie: मधुशाला [madhuŝaala]). La aŭtoro estis la fama poeto Harivansh Rai Bachchan [baĉĉan] (1907-2003; angle). La mistika verko inspirita de la robajoj de Omar Ĥajam, la Vedanto, kaj la Sufismo iĝis ege populara en la hindia-parolantaj partoj de Brita Hindio (la poemaro aperis antaŭ la Dispartigo de la duonkontinento).

MB kun Humphrey Tonkin
UK 2003, Fonto: Vikipedio
    La angla titolo de la tradukaĵo de MB estas The House of Wine (1950) (La domo de la vino; angle; poemeroj). Sed kiel entute okazis, ke MB tradukis ĝin? Bachchan memoras la cirkonstancojn en sia aŭtobiografio In the Afternoon of Time (En la posttagmezo de la Tempo), Tr. Rupert Snell, 1998):

[Por mia kandidatiĝo] mi aludis ankaŭ al mia poezio kaj verkado, aldonante ekzempleron de La domo de la vino, la angla traduko de La taverno, kiu estis eldonita en Londono la antaŭan jaron.

Estas interesa rakonto malantaŭ tiu ĉi traduko. La tradukinto estis Marjorie Boulton, kiu tute ne scipovis la hindian. Dum ŝi studadis por la diplomo B. Litt. en Oksfordo, nordbarata studento, kiu nomiĝis R. S. Vyas [vjaas], ekamis ŝin kaj deklamadis al ŝi versojn el La taverno. Li verŝajne kantis ilin laŭ la melodio kiun li aŭdis min kanti en iu poezia evento. Tiel plaĉis la melodio al Marjorie, ke ŝi scivolemis pri la signifo de ĉiu linio. Kaj ĉar ŝi mem estis poeziema, ŝi redonis ilin en anglajn versojn. Tiel ekestis tradukaĵo de La taverno, kiel atesto al la teneraj momentoj inter angla amatino kaj barata amanto. (pĝ. 302-303)

Tuesday, August 8, 2023

Malaperigataj voĉoj

Keĉua virino kaj infano,
Andoj, Peruo
La 9-an de Aŭgusto ni festas la Internacian tagon de indiĝenaj popoloj. Jen blogaĵo pria. Angla versio, "Vanishing Voices" de tiu ĉi teksto aperis en la novaĵletero Forests of Life de Universitato Azim Premji. Jen versio en mia angla blogo, "Vanishing Voices".
 
Imagu, ke vi parolas jenajn lingvojn:

    • Vi povas havi 13 konsonantojn sinsekvajn! La saliŝa lingvo Nuxalk (pron. nuhalk), parolata en Brita Kolumbio en Kanado, havas la vorton clhp'xwlhtlhplhhskwts', kiu signifas "tiam li havis en sia posedo svedan kornuson". Diru al ni: kiel vi prononcas tiun vortegon?! ("Saliŝa lingvaro", La vikipedio)

    • Vi ne diras "mia maldekstra brako". Anstataŭe, vi diras "mia norda / suda / orienta / aŭ okcidenta brako", depende de via efektiva orientiĝo! Parolantoj de la lingvo Warlpiri en centra Aŭstralio uzas la kardinalajn direktojn, absolutan referenckadron. (Levinson kaj Wilkins, 2006)

    • Vi devas uzi unu el 10 genroj! La Yuchi (pronon. juĉi) en Oklahomo, Usono, uzas "ses [genrojn] por Yuchi homoj (depende de parencaj rilatoj al la parolanto), unu por ne-Yuchioj kaj bestoj, kaj tri por senanimaj objektoj (horizontala, vertikala kaj ronda)"! (The Guardian, 2008)

Tiuj estas nur tri el la strangaj kaj mirindaj mond-priskriboj el la proksimume 7000 lingvoj de la mondo. Kaj ĉi tiuj estas malaperigataj voĉoj - ni rapide malaperigas ĉi tiujn lingvojn! Ĉi tiu artikolo esploretas kial tio okazas, kion ni perdas, kaj unu nepran farendaĵon.

Duono de la mondo
parolas jenajn 25 lingvojn.
Fonto: Terralingua.org
Duono de la mondo parolas nur 25 grandajn lingvojn: La mandarenan ĉinan, la anglan, la hispanan, la hindian, la bengalan, ktp. La alia 50% parolas ĉiujn aliajn el la proksimume 6975 lingvoj! Do, estas amaso da malgrandaj lingvoj. Ekzemple, Aiton (1500 parolantoj), Muot (930), Zangskari (12 000) - ĉiuj tri estas Indiĝenaj lingvoj el Barato. (Bonvolu memori, ke ni havas nur proksimajn nombrojn por multaj Indiĝenaj lingvoj!)

Ĉie en la mondo, ĉi tiuj malgrandaj lingvoj estis en kontakto kun la pli grandaj ĉirkaŭ ili. Historie, malofte estis tiu kontakto pacema. Parolantoj de grandaj lingvoj venis kun modernaj armiloj en serĉo de sklavoj, naturaj rimedoj kaj tero. Indiĝenaj popoloj, kiuj postvivis (multaj, multaj estis mortigitaj), devis forlasi sian lingvon kaj kulturon (kune kun sia tero). Iliaj infanoj estas malpermesitaj paroli siajn lingvojn en la lernejo, kaj la registaro kaj la juĝejoj ankaŭ ne parolas iliajn lingvojn. Sen alternativo, indiĝenaj parolantoj ŝanĝiĝas al dominaj lingvoj. Ne estas strange, ke el la 424 lingvoj parolataj en Barato (laŭ Ethnologue), 131 estas "endanĝerigitaj", tio estas, "ne plu estas la normo, ke infanoj lernas kaj uzas tiun ĉi lingvon".

Lokoj de alta biodiverseco
estas lokoj ankaŭ de
alta lingva diverseco.
Fonto: Terralingua.org
Kion ni perdas, kiam ni perdas lingvon? Kiel montriĝas de niaj komencaj ekzemploj, ĉiu lingvo estas unika maniero rigardi la mondon. Sed jen alia afero: rigardu la lokojn de alta biodiverseco de la mondo; ekzemple, Papuo-Nov-Gvineo (839), Indonezio (704), Arunaĉal-Pradeŝo (90). La parentezaj ciferoj estas la nombro de lingvoj parolataj tie: biodiverseca diverseco korelacias kun lingva diverseco! La biokultura ligilo estas, ke la scio por daŭripove prizorgi ĉi tiun biodiversecon estas kodita en tiuj ĉi indiĝenaj lingvoj. Do, eĉ por pure "egoismaj" kialoj, la mondo devas certigi, ke indiĝenaj lingvoj floras.

Estas ankaŭ demando etika, ĉu ne? Lingvaj homaj rajtoj estas tiel gravaj kiel aliaj rajtoj. Kaj la libereco praktiki sian propran kulturon inkluzivas ties lingvojn. Temas ankaŭ pri la edukado. Multegaj esploroj (kaj ankaŭ la komuna saĝo!) diras al ni, ke infanoj lernas plej bone en la lingvo, kiun ili plej bone konas. Bari tion al infano estas kogna perforto. Por la socio, la kosto estas duobla. Unue, ripetitaj jaroj, forlaso de la lernejo kaj, malalta ekonomia produktiveco - jen granda malŝparo de rimedoj! Kaj due, malbone preparitaj civitanoj por demokratia partopreno.

Do, kion ni faru? Farendas multaj aferoj, sed klare la edukado devas esti unu el niaj komencpunktoj. Enporti gepatrajn lingvojn en la edukadon faros ĉian edukadon pli efika. Tio revigligos indiĝenajn lingvojn kiel lingvojn de la modernaj scioj. Dume ĝiaj parolantoj daŭre fieros pri sia kultura heredaĵo. Tamen, krom lernado en siaj propraj lingvoj, infanoj ankaŭ bezonas altkvalitan instruadon en la aliaj lingvoj, kiujn ili devas scii - la regionan lingvon kaj la anglan, ekzemple. Tiu ideo estas ĉe la kerno de la Gepatralingve bazita multlingva edukado (Mohanty k. a., 2009).

En si mem, tiu propono ne sufiĉas. La rajtoj de indiĝenaj popoloj devas esti plifortigitaj en multaj aliaj kampoj. Sed kiu ajn strategion socio alprenus, la edukado devus esti inter ties ĉefaj eroj. Nur tiam restos generacioj, kiuj daŭre miros pri ĉi tiaj diversaj manieroj homi!

Referencoj

La vikipedio. “La saliŝa lingvaro”. https://eo.wikipedia.org/wiki/Sali%C5%9Da_lingvaro

Levinson, S. C. and Wilkins, D. P. (red.) 2006. Grammars of Space: Explorations in Cognitive Diversity. Cambridge. https://doi.org/10.1017/CBO9780511486753

Mohanty, A. K., Panda, M., Phillipson, R., Skutnabb-Kangas, T. (red.) 2009. Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local. Hyderabad: Orient BlackSwan. https://orientblackswan.com/details?id=9788125036982

The Guardian. 2008. “Peter K Austin's top 10 endangered languages” https://www.theguardian.com/books/2008/aug/27/endangered.languages

Wednesday, July 19, 2023

Esperanto en la universitata vivo

Jen raporteto pri lastatempa agado. Iom redaktitaj versioj de ĝi aperis en la bulteno Esperanto en Azio kaj Oceanio (n-ro. 116, Jan-Jul 2023; PDF) kaj en la blogo de KAOEM.

Ni rapide raportas pri tri iniciatoj en Universitato Azim Premji [aziim premĝi] (APU) en Bengaluro, Barato. La unua estas Esperanto-iniciato en kiu la universitato ludis rolon; la aliaj du estas universitataj iniciatoj en kiu nia lingvo ludis rolon. La ĉefa konkludo estas, ke valoras integri nian agadon ankaŭ en ne-Esperantajn iniciatojn.

Plurlingvaj afiŝoj: Ĉiu jare UEA dissemas afiŝon por 21-a de Februaro, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Jen la bunta afiŝo ĉi-jara (aranĝis ĝin Stefano Keller).

Ankaŭ ĉi-jare, esperantistoj (kaj amikoj de Esperanto – valora publiko!) en Barato (kaj Kenjo) tradukis la afiŝon: ĉi-foje en 16 lingvojn! Nia Esperanto-Klubo invitis tradukantojn el la universitata komunumo. Kolegoj afable helpis nin per tradukaĵoj en jenaj sep lingvoj: la angla, asama, guĝarata, malajala, maratha, odia, kaj tamila.

Ni montradis la afiŝojn tra la universitata tereno. Legantoj ĝojis vidi siajn proprajn lingvojn je tiu tago de la gepatra lingvo. Ili ankaŭ scivolemis pri la diversaj aliaj lingvoj kaj skribsistemoj! Krome, en aparta retmesaĝo al la tuta universitata komunumo, la Esperanto-Klubo agnoskis kaj dankis la tradukintojn. Jen ekzemplo de iniciato de Esperantujo al kiu kontribuis ankaŭ ne-esperantistoj. Pli detala raporto kun bildoj de la afiŝoj legeblas en la blogo “Lingvo kaj vivo”, ĉi tie.

Tago de la Laboro: Dum la semajno antaŭ la unua de Majo (kiam oni festas ĉi tiun Tagon), APU organizis la festivalon "Pano kaj rozoj". La festivalo konsistis el klerigaj prelegoj kaj diskutoj, ekspozicioj, filmoj multlingvaj, kaj poezia vespero. Naŭ lingvojn, inkluzive Esperanton, ni prezentis dum tiu vespero. Nia Esperanto-poeto estis la belgo Louis Paul Boon. Mi voĉelgis lian poemon, "La unuan de majo". Esperantigis ĝin Jakvo Schram

La poemoj prezentitaj etendis jarcentojn, eĉ miljarojn de ekspluatado de la laboro: ekde la antikva epoko de la homaro ĝis la sorto de laboristoj dum la Kovimo! Diversis ankaŭ la tonoj de la poemoj: jen tragika, jen kolera, jen satira, kaj jen eĉ optimisma. En tiu lasta kategorio estis nia poeto Boon. Tiuvespere, Esperanto aperis inter la aliaj lingvoj kiel alia “normala” lingvo. Pli detala raporto legeblas ĉi tie.

Tagore en Esperanto: La 7-a de Majo 2023 estis la 162-a naskiĝ-datreveno de Rabindranath Tagore [tagor]. Por festi la tagon studentoj en APU organizis plurlingvan eventon kelkajn tagojn poste. Krom, kompreneble, en la bengala (la denaska lingvo de Tagore), ni ĝuis prezentaĵojn ankaŭ en la angla kaj la guĝarata. En Esperanto, mi voĉlegis la tradukon de la konata poemo de Tagore, "Kie la animo estas sentima". Esperantigis tiun poemon la barata Esperanto-pioniro Lakshmiswar Sinha [lakŝmiiŝvar sinha]. Estis Tagore kiu en la 1920-aj jaroj sendis s-ron Sinha al Svedujo, kie inter alie, Sinha lernis Esperanton! Ni dividis ankaŭ ĉi tiun historion kun la ĉeestantoj. (Cetere, jen alia traduko de tiu poemo, farita de Probal Dasgupta [probaal daasgupta], "Kie sentimas mensoj".)

En tiu vespero, la universitatanoj prezentis ankaŭ plurajn aliajn artaĵojn: kantojn,dancojn, kaj deklamadojn. Pli da detaloj priaj legeblas ĉi tie. Al Tagore jen omaĝo bela, diversspeca kaj plurlingva!

Thursday, June 8, 2023

Forpasis Tove Skutnabb-Kangas

 

Tove Skutnabb-Kangas, Tokio, 2007
Foto: A. Giridhar Rao
La 29-an de Majo 2023, forpasis Tove Skutnabb-Kangas: aktivulino por lingvaj homaj rajtoj;esploristino pri multlingva edukado; kunlaborantino kaj mentoro de amaso da homoj tra la tuta mondo. Mi estas unu el tiuj.

Kaj el tiu aktivado kaj kunlaborado venis miriga kvanto da publikaĵoj! Ŝia retejo listigas jenajn kategoriojn: "A: 30 libroj; B: 22 redaktitaj libroj; C: 19 mallongaj monografioj (plejparte sub 50 paĝoj); D: 347 libraj ĉapitroj; E: 96 artikoloj en ĵurnaloj; F: 45 libro-recenzoj; G: 2 libro-tradukoj ...; H: 52 mallongaj popularaj eldonaĵoj en ĵurnaloj kaj gazetoj...." La paĝo ankaŭ sciigas al ni, ke "La libroj, raportoj kaj/aŭ artikoloj de TSK estis skribitaj en, aŭ tradukitaj al, (almenaŭ) ... 60 lingvoj"!

Ŝi kunaŭtoris multajn el tiuj publikaĵoj kun sia edzo, Robert Phillipson. Ambaŭ estis ankaŭ "amikoj de Esperanto": en la pasintaj 25+ jaroj ili diversmaniere kunlaboris en Esperanto-rilataj iniciatoj. 

La supra foto, ekzemple, estis farita dum ilia partopreno en la Nitobe-simpozio en 2007 en Tokio. Tiu ĉi blogaĵo ne estas nekrologo; aliaj, pli kompetentaj, verkos ilin. Mi celas efektive dividi kelkajn fotojn kiujn mi posedas de Tove, Robert kaj kelkaj el niaj komunaj geamikoj.

En tiu simpozio en Tokio, ĵus antaŭ la 92-a UK en Jokohamo, jen Robert kaj Tove en formala sesio (kun Brian Moon en la fono kun siaj kutimaj fotiloj! UK-umantoj bone rekonus lin!). 

Nitobe-simpozio, Tokio 2007
Foto: A. Giridhar Rao
Nitobe-simpozio, Tokio, 2007
Foto: A. Giridhar Rao

Jen alia interesa foto el la simpozio. Temas pri gestlingva interpretistino. La Nitobe-simpozioj kutime funkcias trilingve: prezentaĵoj povas esti en Esperanto, la angla aŭ en la ĉefa loka lingvo (ĉi-kaze, kompreneble, la japana). Oni organizas samtempan interpretadon ĉiudireketen. Ĉi-foje tamen, en unu el la sesioj, Tove okazigis kvarlingvan interpretadon! Temis pri sesio pri lingvaj rajtoj por Surduloj. Inter la aŭskultantaro estis grupo de japanaj Surduloj. Tove parolis angle; la interpretisto en la budo japanigis tion kion ŝi diris; kaj la japana gestlingva (kaj aŭdkapabla) interpretistino tradukis la japanan tradukaĵon en la japanan gestlingvon! Kaj poste, la demandoj de la Surduloj vojaĝis inverse: de la japana gestlingvo al la parola japana, kaj de tie en la anglan al Tove! Kaj ni povis aŭskulti la tuton en Esperanto! Ĉu iu faris demandon al Tove en Esperanto dum tiu ĉi sesio? Mi kredas, ke ne! (Ŝi ne scipovis Esperanton sed plurfoje diris, ke ŝi devas trovi la tempon kaj lerni ĝin!)

Ĉiaokaze, post tiuj intensaj sesioj, ni vespermanĝis! Jen Tove kaj Robert, en konversacio kun la kvara kiu ĉeestis, Probal Dasgupta! (Vi tamen vidos lin poste!)

Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Philliipson
Tokio, 2007. Foto: A. Giridhar Rao
Dum multaj jaroj poste ni restis en ofta kontakto rete sed ne sukcesis renkontiĝi -- ĝis 2018! En Novembro tiujare, barata lingvistino Uma Maheshwari Chimirala [umaa mahesvari ĉimiraala] (angle), post du jaroj (!) da burokrata penado, sukcesis venigi niajn amikojn Tove kaj Robert al Hajderabado. Temis pri du-semajna kurso pri lingva strategiaro kaj lingvaj homaj rajtoj. La kurso okazis en la jura universitato NALSAR (angle). Jen Tove kaj Robert kun kelkaj el la partoprenantoj en la bela tereno de NALSAR.
NALSAR, Hajderabado, Novembro 2018
Foto: A. Giridhar Rao
 Meze de tiuj semajnoj okazis ankaŭ librolanĉo de The Multilingual Reality: Living With Languages (2019; "La multlingva realaĵo: vivi kun lingvoj" -- angla resumo). La aŭtoro estas Ajit Mohanty (angle), kiu kunlaboris jam de jardekoj kun Tove kaj Robert. Ajit (kun sia edzino, Bina) venis de la urbo Bhubaneswar en Odiŝo. Ankaŭ de Odiŝo venis la eminenta lingvisto Debi Prasanna Pattanayak (angle) -- 87-jaraĝa amiko de Tove kaj Robert (Tove poste diris, ke ŝi konas lin jam de 1972!). Aliaj kiuj venis por ĉeesti la lanĉon kaj renkonti niajn gastojn inkluzivis amikojn Probal Dasgupta el Kolkato, kaj T Vijay Kumar el Hajderabado (angle). Ankaŭ mi iris hajderabaden el Bengaluro. Jen foto el la lanĉo:
Librolanĉo, NALSAR, Hajderabado, Barato,
Novembro 2018. Foto: A. Giridhar Rao

Kaj fine, rapide, jen kelkaj miaj fotoj de babilado inter amikoj en NALSAR!
 
Uma ornamas Tove!
Probal parolas.

Horloĝe de Tove sidas Ajit, Probal, 
mi, kaj Robert.
Robert parolas kun Tove kaj Ajit.

Probal, Tove, Robert, kaj
Debi Prasanna Pattanayak.


Dankon, Tove! Kaj Brakumojn!

Thursday, May 18, 2023

Tagore en Esperanto en APU

Foto: APU
Je la 12-a de Majo 2023, studentoj en Universitato Azim Premji (APU) organizis plurlingvan eventon por festi la 162-an naskiĝ-datrevenon de Rabindranath Tagore (n. 1861-05-07). Mi voĉlegis la esperantan tradukon de la konata poemo de Tagore, "Kie la animo estas sentima" (bengale: "ĉitto ĝeTha bhajŝunno" -- bengale pri ĝi: vi povas trovi kelkajn pliajn lingvo-versiojn per tiu vikipedia ligilo). La esperantigon de tiu poemo faris la barata Esperanto-pioniro Lakshmiswar Sinha [lakŝmiiŝvar sinhaa]. Jen la traduko de Sinha, "Kie la animo estas sentima". (Cetere, jen alia traduko de tiu poemo, farita de Probal Dasgupta [probaal daasgupta], "Kie sentimas mensoj".)

Foto: APU
Kelkajn minutojn antaŭ mi, samideano kaj kolego Himanshu Upadhyaya [himaanŝu upaadhjaaja] (pri li anglalingve) voĉlegis la guĝaratan tradukon de la fama kanto-poemo de Tagore: "Marŝu sole!" ("ekla ĉolo re" -- bengale pri ĝi -- denove, pli da alilingvaj ligiloj en tiu paĝo). Inspirite de li, mi petis al alia kolego, Adil Hossain [aadil hossejn] (pri li anglalingve), voĉlegi la bengalan originalon. Poste mi voĉlegis unue la anglan tradukon kiu estis farita de Tagore mem -- "Where the mind is without fear" -- kaj nur laste, la esperantan tradukon de Sinha.

Sekvis eleganta danco de studento.

Foto: APU

Estis pluraj aliaj artaĵoj: kantoj,dancoj, deklamadoj en tiu vespero. Al Tagore jen omaĝo bela, diversspeca kaj plurlingva!

Thursday, April 27, 2023

Laboro kaj literaturo: poezia vespero plurlingva


Sidante, mi aŭskultas al maratha poemo.
Foto: Anamika
Naŭ lingvojn, inkluzive Esperanton, ni prezentis je ĵaŭdo la 27-a de Aprilo en la festivalo "Pano kaj rozoj" (angle: "Bread and Roses") en Universitato Azim Premji [aziim premĝi], en Bengaluro, Barato. La festivalo konsistis el klerigaj prelegoj kaj diskutoj, ekspozicioj, kaj filmoj multlingvaj. La festivalo okazis dum la semajno antaŭ la internacia Tago de la Laboro, kiu estas je la unua de Majo.

Kaj fine de la vespero, mi voĉlegis ĝuste tiun poemon -- "La unuan de majo". Verkis la poemon la belgo Louis Paul Boon. Esperantigis ĝin Jakvo Schram. Mi voĉlegis parton de la esperantigo por doni al la ĉ. 60 aŭskultantoj guston pri Esperanto. Poste mi dividis la tutan angligon de la poemo.

La poetoj inkluzivis ne nur
famulojn kiel Faiz (maldekstre)
sed ankaŭ novulojn.
Fonto: La vikimedio.
Ni faris la samon ankaŭ por la aliaj lingvoj de la vespero -- la bengala, hindustana, kannada, malajala, maratha, tamila, kaj telugua. Denaskaj parolantoj elektis la poemojn. Oni aŭ trovis jaman  angligon aŭ rapide mem angligis la poemon. Ni ankaŭ donis iom da kunteksto pri ĉiu poeto kaj poemo. Tio necesis ne nur pro la lingva diverseco de la aŭskultantaro. Ĝi necesis ankaŭ pro la fakto, ke la poetoj elektitaj foje ne estis bone konataj eĉ en siaj propraj lingvoj! Montri ne nur la korifeojn de la propra lingvo-tradicio sed ankaŭ novulojn aŭ nekonatulojn estis interesa decido de niaj kontribuintoj -- kiuj estis magistraj studentoj, plejparte el la Fakultato de socia evoluigo de la universitato.

Louis Paul Boon:
Voĉo optimisma!
Foto: La vikimedio.
La poemoj etendis jarcentojn, eĉ miljarojn de ekspluatado de la laboro: ekde la antikva epoko de la homaro ĝis la sorto de laboristoj dum la Kovimo! Kiel oni povas antaŭsupozi, la poemoj traktis jenajn temojn: la ekspluatadon de indiĝenoj, agrikulturistoj, urbaj laboristoj, kaj pli ĝenerale, la malaltkastanoj kaj la malriĉularo.

Trans ĉiuj tiuj kategorioj, estis la sorto de virinoj. Kiel kolere demandas bengala poeto, "Diru al mi, Markso, ĉu la knabinoj estos la servistinoj de la revolucio?"

Diversis ankaŭ la tonoj de la poemoj: jen tragika, jen kolera, jen satira, kaj jen eĉ optimisma. En tiu lasta kategorio estis nia poeto Boon!

Tuj post la sesio deklaris kolegino, "La vespero de tiu ĉi poeziumado estis kvazaŭ freŝa aero kaj tra la universitato, kaj tra mia propra kapo!"

Friday, February 17, 2023

Gepatralingva Tago 2023 -- Buntaj afiŝoj multlingvaj

 

La 21-a de Februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Universala Esperanto-Asocio (UEA) dissemas afiŝon ĉiujare. Stefano Keller en Ĝenevo aranĝis la buntan afiŝon ĉijaran. De multaj jaroj, Renato Corsetti en Londono kunordigas la tradukadon de la teksto en diversajn lingvojn. Afiŝoj el antaŭaj jaroj estas arĥivitaj en la multlingva retejo Linguistic Rights.

Ankaŭ ĉijare, esperantistoj (kaj amikoj de Esperanto!) en Barato kaj Kenjo verkis tekstojn en pluraj lingvoj. Rafael Lima en Novjorko rapide enmetis la tekston en la afiŝon de Stefano. Jen galerio de tiuj afiŝoj en la angla, asama, bengala, Esperanto, guĝarata, hindia, kannada, luoa, malajala, maratha, odia, panĝaba, sanskrita, svahila, tamila, kaj la telugua!






UEA ITGL-afiŝo 2023 en la angla.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. A. Giridhar Rao.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la asama.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Nazrul Haque.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la bengala.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Sajal Dey.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la guĝarata.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Himanshu Upadhyaya.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la hindia.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Harjinder Singh Laltu.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la kannada.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. S S Pradhan.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la luoa.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Abado Jack Mtulla, Abado Joseph Mtulla.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la malajala.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Anand Kurien.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la maratha.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Omkar Devlekar.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la odia.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Amalendu Jyotishi.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la panĝaba.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Harjinder Singh Laltu.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la sanskrita.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. P V Ranganayakulu.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la svahila.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. Abado Jack Mtulla.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la tamila.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. P. Arul Nehru.


UEA ITGL-afiŝo 2023 en la telugua.
Aranĝita de Stefano Keller.
Tr. P V Ranganayakulu.