|
Tr. Donald Broadribb, Mondial, 2012. Bildo de Amazon.in
|
La 27-an de Oktobro 2023, mi prelegis pri la romano
Mil naŭcent okdek kvar (
1984) de
George Orwell
(1903-1950). (La romano estis finverkita en Decembro 1948 sed eldonita nur en
Junio 1949.) La reta prezentaĵo estis ĉe la semajna kunsido de la kuna kunveno
de
Londona Esperanto-Klubo
kaj
La Verda Stelo, la antverpena Esperanto-klubo. La prelego spekteblas en la
YouTube-kanalo
de Londona Esperanto-Klubo: “
Mil naŭcent okdek kvar de Orwell: 75-a jubileo kaj ĝia aktualeco”.
Sed kiel prezenti famegan libron? -- jen la unua demando! Tiu malutopio jam
estas en pluraj listoj de "100 plej bonaj romanoj" -- de la revuoj Time (la listo angle), kaj Le Monde, BBC (angle), kaj la eldonejo Modern Library (angle). Ĝi estas la tria plej ofte pruntita libro en la biblioteko
Novjorka Publika Biblioteko (angle)! Troviĝas amaso da eldonoj kaj tradukaĵoj (ĉ. 70 da!) de la romano. Se
diri nenion pri la multegaj adaptaĵoj en radio, teatro, televido, filmo, kaj
komiksoj. Pri tiu ĉi unuopa libro estas artikoloj en 93 Vikipedioj!
Nia strategio estis prezenti unue, iom pri la aŭtoro; due, la intrigon de la
romano (
averto:
inkluzive ĝian finon!); trie, iom pri la
romano-mondo; kaj kvare, kelkajn gravajn temojn de la romano por kompreni ĝian
aktualecon.
De la vivo de Orwell ni kribris kelkajn faktojn por montri, ke sume temas pri
homo kiu forte malamis imperiismon, koloniismon, kaj diktatorecon; kiu estis
preskaŭ "obseda" pri malriĉeco, kaj la vivo de mizero, kaj socia neegaleco;
kaj kiu pasie subtenis liberecon, justecon, kaj "la ordinaran decon". Gravas
por ni esperantistoj ankaŭ la fakto, ke lia onklino
Nellie Limouzin
loĝis en Parizo kun sia kunulo (kaj poste edzo),
Eŭgeno Lanti, la fondinto de
SAT! Tiu enkonduko al Esperanto ŝajne rolis en la kreo de
Novparolo
en 1984.
Necesis memorigi la ĉ. 70 (!) aŭskultantojn pri la intrigo ĉar la plejmulto
legis la romanon antaŭ epoko -- ofte nur dum siaj lernejaj jaroj! Nur nebule
do ili memoris la enhavon. Jen, ekzemple, la trista, fina alineo de la romano:
Li suprenrigardis al la enorma vizaĝo. Kvardek jarojn li bezonis por lerni
kia rideto estas kaŝita sub la malhelaj lipharoj. Ho, kruela, nenecesa
miskompreno! Ho obstinulo, propropravole ekzilita for de la amanta brusto!
Du ĝinodoraj larmoj fluis laŭ la flankoj de lia nazo. Sed estas en ordo, ĉio
estas en ordo, la baraktado estas finita. Li estas venkinta sin mem. Li amas
Grandan Fraton. (pĝ. 217)
|
De la filmo 1984 (1984).
IMDB
|
Sed la aŭskultantaro bone konis plurajn el la ŝlosilvortoj el la romano! La
mistera, minaca "Granda Frato" kiu "RIGARDAS VIN". Lia "Pensopolico" kiu
amasgvatas la popolon por kapti "penskrimojn". La "re-edukado" de tiuj
"penskrimuloj". Kaj la "duoblapenso" kiu ebligas la tri ĉiam grandliterajn
sloganojn de la Partio:
MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO
Jen la kapskuiga difino de dubolapenso:
Duoblapenso signifas la kapablon havi du sinkontraŭantajn kredojn en la
menso samtempe, kaj akcepti ilin ambaŭ.... Intence diri mensogojn kaj
samtempe tute plene kredi ilin, forgesi ĉiun neoportunan fakton, kaj poste,
kiam ĝi refariĝas bezonata, retiri ĝin el la forgeso dum precize la daŭro de
tiu bezono.... Eĉ kiam oni uzas la vorton duoblapenso necesas uzi
duoblapenson. Ĉar uzante la vorton oni konfesas ke oni falsas la realon; per
nova duoblapensago oni nuligas tiun scion; kaj tiel plu senfine, kun la
mensogo ĉiam unu salteton antaŭ la vero. (pĝ. 158)
|
Senĉesa militado: Jen la "superŝtatoj" en 1984. Fonto:
Vikipedio
|
Kaj tiel ni turnis nin al kelkaj el la ĉefaj temoj de la romano:
-
Ekstrema naciismo – “Du Minutoj da Malamo” kontraŭ la aktuala malamiko
-
Malriĉeco kaj neegaleco – “Por ekzisti longatempe, hierarkia socio eblus nur
surbaze de malriĉo kaj senscio.” (pĝ. 140)
-
Senĉesa militado - “La militado estas metodo disfrakasi, aŭ vaporigi en la
stratosferon, aŭ subakvigi en la profundon de la maro, materialojn kiuj alie
estus utiligeblaj por tro komfortigi la homamasojn, kaj sekve, dum la paso
de la tempo, trointeligentigi ilin.” (pĝ. 140)
-
Ŝanĝebla historio – “La tuta historio estis palimpsesto, pergrate purigata
kaj reskribata precize tiel ofte kiel necesis.” (pĝ. 30)
-
Gvatado – “Kompreneble, ne eblis scii en iu specifa momento, ĉu oni estas
rigardata.” (pĝ. 2)
-
Cenzurado – “Withers jam estis malpersono. Li ne ekzistis: li neniam
ekzistis.” (pĝ. 34)
-
La estonteco – “Se vi volas bildon pri la estonteco, imagu boton tretantan
sur homa vizaĝo — eterne.” (pĝ. 196)
Kaj ni parolis ankaŭ pri Novparolo, la lingvaĵo kiu ebligas tian ĉi mondon.
Jen Syme, “kamarado” de la ĉefrolulo Winston Smith, kaj kunlaboranto pri la
“Dekunua Eldono” de la Vortaro de Novparolo:
Ni finpretigas la lingvon — tia kia ĝi estos, kiam neniu parolos alimaniere.
Kiam ni estos finintaj ĝin, homoj kia vi devos tute denove relerni ĝin. Vi
supozas, verŝajne, ke nia ĉefa tasko estas inventi novajn vortojn. Neniel!
Ni detruas vortojn — dekojn da ili, centojn da ili, ĉiutage. Ni ĝisoste
nudigas la lingvon. La Dekunua Eldono ne enhavos eĉ unusolan vorton kiu
arkaikiĝos antaŭ la jaro 2050. (pĝ. 38)
Kaj jen la influo de la parizaj parencoj (Nellie kaj Lanti):
Ekzemple, pensu pri ‘bona’. Se ekzistas vorto kia ‘bona’, kial oni bezonus
vorton kia ‘mava’? ‘Malbona’ tutegale bone sufiĉas — pli bone, efektive,
ĉar ĝi estas preciza malo, dum la alia ne estas tia. Aŭ, denove, se oni
volas pli fortan version de ‘bona’, kiel valoras havi grandan aron da
malklaraj senutilaj vortoj kiaj ‘superba’ kaj ‘splendida’ kaj ĉiuj tiaj?
‘Plusbona’ donas la signifon, aŭ ‘duobleplusbona’ se oni volas eĉ pli
fortan esprimon. (pĝ. 38)
Kiel montriĝis en la vigla diskuto poste, en la kreo de Novparolo, Orwell
fakte bazis ĝin sur Baza Angla
-- tiu simpligita, baza formo de la angla lingvo. Cetere, li plene subtenis
Bazan Anglan, sed ankaŭ plene konsciis pri ĝia ebleco limigi la amplekson de
la penso. Kiel Syme terurige deklaras,“Estas bele detrui vortojn.” (pĝ. 38)