Friday, December 26, 2025

Barata konstitucio en indiĝena santala lingvo

La Celaro de Konstitucio
de Barato
. Vikimedio.
La 25-an de Decembro 2025, la Prezidento de Barato, Draupadi MURMU lanĉis la tradukaĵon de la landa konstitucio en la santala, unu el la du indiĝenaj lingvoj inter la 22 oficialaj lingvoj de Barato. Prezidento Murmu mem estas santalanino, do denaska parolanto de tiu aŭstralazia lingvo.

Laŭ la registara popolnombrado de 2011, la santala estas denaske parolata de ĉ. 7,4 milionoj da homoj en Barato -- kaj de ĉ. 0,2 milionoj pli en Bangladeŝo, Butano kaj Nepalo. Laŭ la vikipedio (angle), la santala estas la tria plej granda aŭstralazia lingvo post la vjetnama kaj la kmera.

Frape, la santala estas skribata ĉefe en la skribsistemo Ol Ĉiki (angle), kreita en 1925 de la santala verkisto Raghunath [ragunaat] MURMU (angle). Aldone, oni skribas la santalan ankaŭ per jenaj skribsistemoj: la bengal-asama (angle), la odianagario, kaj la santala latina alfabeto (angle). Prezidento Murmu rimarkis, ke estas aparte ĝojige, ke oni tradukis la konstitucion per Ol Ĉiki dum la centjariĝo de tiu skribsistemo (angle). Oni aldonu, ke estas ankaŭ konvene, ke oni aperigas tiun ĉi tradukaĵon dum la Internacia jardeko de indiĝenaj lingvoj (1922-32) (angle).

Interese, ĝis nun, la konstitucio legeblis en nur ok el la 22 oficialaj lingvoj de Barato: la angla, bengala, hindia, majtila, manipura, odia, sanskrita, kaj tamila. Nun, la santala estas la naŭa lingvo en kiu oni povas legi la konstitucion. Espereble, tio instigos parolantojn de la aliaj grandaj lingvoj de la lando traduki en siajn lingvojn tiun ĉi gravan dokumenton!

Thursday, May 8, 2025

Pacaktivuloj de Barato kaj Pakistano kunvenas rete

Fonto: southasiapeace.com
Meze de la militaj tamburoj en Pakistano kaj Barato, okazis la 7-an de Majo eta esperdona kaj korvarmiga reta kunveno. Ĉirkaŭ 100 membroj de civilsociaj organizoj de ambaŭ landoj ripete emfazis la neceson dialogi, kaj malaltigi la temperaturon de la nuna konflikto. Interese, multaj el pakistanaj pacaktivuloj rimarkis, ke ĉi-foje ne videblas (la kutima) militfrenezo en la stratoj de Pakistano. Ekzemple, ĝis nun ne estas manifestacioj organizitaj de dekstremaj, religiemaj grupoj. Ankaŭ en la amaskomunikilaro kaj la sociaj retejoj aŭdeblas alvokoj al paco. Kontraste, oni diris, ke la estro de la pakistana armeo estas kontraŭbarata naciisisto kaj sufiĉe "nepensema" -- li estas la vera minaco al dialogo kaj paco.

Pluraj barataj parolantoj memorigis nin, ke estas sufiĉe da alvokoj en Barato por venĝo kontraŭ Pakistano. Ene de la barataj amaskomunikilaro kaj sociaj retejoj, kaj inter la barataj politikistoj, estas multaj kiuj volas puni la tutan landon Pakistano pro tiu terura mortigo de hinduaj turistoj en Kaŝmiro. La danĝero de milito do estas reala. Tamen, aktivuloj el ambaŭ landoj substrekis la neceson solvi la konflikton per (internacia) mediacio, diplomatio kaj dialogo.

Jen la kuna (angla) deklaro de la kunveno. Mi subskribis ĝin nome de la Esperanto-movado. Ĉiuj estas bonvenaj subskribi ĝin: Joint Statement at India-Pakistan Online Meeting, 7 May 2025

Multaj el la partoprenantoj estas membroj de SAPAN - Southasia Peace Action Network (Sudazia pacagada reto: https://southasiapeace.com). Jam de jardekoj SAPAN (la nomo estas variaĵo de la hindustana vorto por "revo") agadas por pli granda kontakto inter la landoj en la sudazia regiono. La devizo de SAPAN estas "Molaj landlimoj, libera komerco, kaj homaj rajtoj por ĉiuj en sudazio". Jen lingva interesaĵo el la retejo: Noto pri "Sudazio" kiel unu vorto: Sapan News uzas "sudazion" kiel unu vorton "celantan restarigi iom de la historia unueco de nia komuna vivspaco, sen deziri ian perforton kontraŭ la ekzistantaj nacio-ŝtatoj".

Ni forte esperu, ke dum la venontaj tagoj troviĝos en ambaŭ landoj sufiĉe da potenculoj kiuj konsentas pri tiu "historia unueco de nia komuna vivspaco"!

Wednesday, March 5, 2025

Jacinta Kerketta - poeto kaj aktivulino pri indiĝenaj rajtoj

Jacinta KERKETTA. Fonto: Vikimedio

"En nia epoko, ja gravas la indiĝena mondbildo", deklaris Jacinta [ĝasinta] KERKETTA (angle), dum prelego en Universitato Azim Premji, la 4-an de Marto 2025. Tiu konata hindia poeto kaj aktivulino estis invitita paroli pri indiĝena identeco kaj diskriminacio. En pli ol duhora sesio, Jacinta unue prelegis pri la temo kaj poste voĉlegis sian poezion. Post ambaŭ partoj estis vigla babilado kun la aŭskultantaro pri diversaj aspektoj de kaj ŝia aktivula vivo kaj ŝia verkista laboro. En ŝia prelego Jacinta priskribis sian infanaĝon en la gubernio Ĝarkando. Krom la ĉefaj indiĝenaj grupoj tie, la Hoo kaj la Mundao, estis ankaŭ la Oraono (kiuj ankaŭ nomiĝas la Kuruko) al kiu apartenas Jacinta. Ŝi emfazis la malsamajn mondbildojn de la Indiĝenoj kaj la t. n. socia ĉeffluo. Ŝi parolis pasie pri la indiĝena identeco. Laŭ Jacinta naturo estas je la centro de la indiĝena identeco. Kontraste, mono estas je la centro de la identeco de la ne-indiĝena socia ĉeffluo. Tio, ŝi diris, neeviteble kaŭzas konflikton. La socia ĉeffluo vidas ĉion -- la arbarojn, riverojn, terpecojn -- tra la lenso de mono.

Jen dulinia poemo ŝia pri tiu temo:

Terpeco de radikoj

Ili ne toleras arbojn
Ĉar ties radikoj postulas terpecon.

Tiu poezia vortumado de socia realaĵo ricevis multe da aplaŭdo!

Jacinta Kerketta voĉlegas
sian poezion. Foto: Khalid Ansari

Post tiu prelego Jacinta voĉlegis plurajn poemojn en la hindia. Oni surekranigis anglajn tradukojn de tiuj poemoj por la aŭskultantoj kiuj ne scipovis la hindian (same kiel la lando mem, ankaŭ la universitato estas bunte plurlingva!). Ŝiaj poemoj traktis la temojn de graveco de naturo en la vivo de Indiĝenoj, de ekspluatado de naturo de la ne-indiĝena ĉeffluo, kaj de diskriminacio kontraŭ Indiĝenoj. Jam dum sia prelego, Jacinta parolis pri la lingva situacio en sia familio. Ŝi diris, ke la gepatroj sendis la infanojn al lernejo kies instrulingvo estis la hindia. Por faciligi la akiradon de la hindia, la gepatroj mem ekuzis la hindian en la familio; ili ĉesis paroli sian indiĝenan lingvon, la kuruka. Rezulte, Jacinta hodiaŭ verkas nur en la hindia. Teme pri tio, sube estas ŝia poemo, "Morto de la gepatra lingvo".

La evento estis organizita de la "Kontraŭ-diskriminacia ĉelo" (angle: Anti-Discrimination Cell) de la universitato. Tiu instanco konsistas el kolegoj Kinnari Pandya (angle), Khalid Ansari (angle), kaj Dontha Prashanth (angle). Ili estis sufiĉe kontentaj pri nia brila gasto Jacinta, pri la nombro de aŭskultantoj, kaj pri la kvalito de la babilado!

Jen la lingvo-poemo kiun Jacinta Kerketta dividis kun ni:

Morto de la gepatra lingvo

Jam en la buŝo de la patrino
la gepatra lingvo estis malliberigita

kaj infanoj
postulante ĝian liberigon

kreskis.
La gepatra lingvo ne mortis per si mem

ĝi estis mortigita
sed la patrino neniam povis scii ĉi tion.

Fronte al eblecoj kiuj montris
revojn pri rotioj

por siaj infanoj ŝi
kunpremis siajn dentojn

kaj sub la revoj de tiuj manĝpecetoj
la gepatra lingvo estis subpremita.

Mia patrino ankoraŭ kredas, ke
estis akcidento

tiu morto de la gepatra lingvo.

Tuesday, April 30, 2024

"Unua de Majo" de Louis Paul Boon en Esperanto kaj la angla

Fonto: Vikimedio
"Preskaŭ majas", diris Jakvo Schram [ŝram], en sia blogaĵo en 2008, "Monato dum [kiu] ni festas la bataltagon de la laboristaro, de la dungitoj, de laborprenantoj." Li reaperigis tie sian esperantan tradukon de proz-poemo de la belga verkisto Louis Paul Boon. Du semajnojn poste, la 1-an de Majo 2008, mi afiŝis mian angligon de la esperanta traduko. Nun, post 16 jaroj, mi aperigis (kun kelkaj redaktetoj), "The First of May" en la retejo de Universitato Azim Premji.

Fonto: Sennaciulo (PDF)
Efektive, Jakvo jam eldonis tiun esperantigon en la retejo de SAT. Tie, "Unua de Majo" aperas sub la rubriko "Eseo"! Tamen nek la blogo de Jakvo, nek tiu retpaĝo donas al ni informon pri ĝia apero en la SAT-revuo Sennaciulo. Hodiaŭ mi traserĉis en la arĥivo en la SAT-retejo la aprilajn kaj majajn numerojn de Sennaciulo. Kaj jen, mi finfine trovis la verkon en la numero de Majo 2004 (PDF)! (Ĝisdatigo: En Aprilo 2025, tiu PDF ne plu estas elŝutebla de la retejo de SAT. Ĝi tamen restas akirebla ĉi tie en archive.org).

Plue, en neniu el la lokoj -- la revuo, retejo aŭ blogo -- ni havas iajn ajn informojn pri la originalo -- ĝia titolo aŭ kie ĝi troveblas. Mi do turnis min al la Esperantujo. En la Facebook-grupo Literatura Babilejo, mi demandis: "Ĉu iu povas doni detalojn pri la originala poemo de Boon -- kiam kaj kie ĝi aperis?"

Du tagojn poste venis jena respondo de Marc van Oostendorp: "Unu el miaj kolegoj en la universitato estas specialisto pri Boon kaj redaktoro de lia Plena Verkaro. Mi demandos lin."

Kaj baldaŭ, jen:

Louis Paul Boon, “De eerste mei”, Vooruit ["Antaŭen"], Majo 1962. Tiu proz-poemo aperas ankaŭ en lia libro, Boontjes 1962 ["Faboj"] (1992).

La Esperanto-traduko. Louis Paul Boon, "Unua de Majo" (Tr. Jakvo Schram), Sennaciulo, n-ro 5 (1187), Majo 2004, p. 67. https://web.archive.org/web/20170808174517/http://www.satesperanto.org/IMG/pdf/s1187p.pdf

La angla traduko. Louis Paul Boon, "The First of May" (Tr. A. Giridhar Rao), Azim Premji University, 30 April 2024, https://azimpremjiuniversity.edu.in/faculty-perspective/the-first-of-may-louis-paul-boon

Saturday, April 13, 2024

Robert Frost, "Fajro kaj Glacio"

Frost ĉ. 1910
Fonto: Wikimedia
Jen esperantigo de poemo de Robert Frost, "Fajro kaj Glacio", tradukita de Lee Miller kaj kunhavigita en la Facebook-grupo "Literatura Babilejo". Afiŝita ĉi tie kun permeso -- dankon, Lee! Kaj jen la angla originalo, "Fire and Ice" (1923). La poemo aperis unu jarcenton antaŭe; tamen, kiel bedaŭrinde aktuala ĝi restas!

Fajro kaj Glacio

Robert Frost

(Tr. Lee Miller)


Ĉu fino de la mond’ per flam’,

Aŭ per glaci’?

Post spertoj de plej arda am’

Mi konsentas pri la flam’.

Se duan fojon mortus ĝi,

Malamon mi ja bone konas

Kaj por detruo la glaci’

Egale bonas.

Nenion pli bezonas.

Wednesday, February 21, 2024

Tago de la gepatra lingvo - barataj afiŝoj plurlingvaj

S-ino Mehajabin fiksas sian malajalan
tradukaĵon de la ITGL-afiŝaro.
Foto: A Giridhar Rao
Ankaŭ ĉi-jare, same kiel pasintjare, esperantistoj en Barato kunlaboris rapide por traduki la UEA-afiŝon por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Renato Corsetti en Londono kaj Rafael Lima de Esperanto Por UN kunordigis la tradukadon de la teksto en diversajn lingvojn. La originala ITGL-afiŝo kaj ĉiuj tradukaĵoj estas arĥivitaj en la paĝo Tago por la Gepatra Lingvo 2024.

Esperantistoj (kaj amikoj de Esperanto!) en Barato tradukis la afiŝon en jenajn lingvojn: la anglan, bengalan, guĝaratan, hindian, kannadan, malajalan, marathan, odian, panĝaban, tamilan kaj la teluguan! Kvar rusaj esperantistoj, la denaska familio Akimenko, estis ĝuste tiutempe en Bengaluro (kie troviĝas la klubo Dialogo de la Universitato Azim Premji). Kaj amiko Ikar Akimenko afable kontribuis rusan tradukon de la afiŝo! Poste, ni montradis elprintaĵojn de la afiŝoj sur multaj tabuloj tra la universitata tereno.

Grandan Dankon! al geamikoj en Bengaluro, Goao, Hajderabado, Mumbajo, Puneo, kaj Ŝilongo, kaj al tiuj en Dialogo, por la tradukaĵoj! Espereble per tiu ĉi kampanjo, en la vortoj de la Mesaĝo de UEA (PDF):

ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, kultura heredaĵo kaj komunuma unuiĝo. Lingvoj estas bazo por aliri ĉiujn aliajn homajn rajtojn.

Wednesday, January 31, 2024

Gepatralingva edukado necesas por indiĝenaj kaj endanĝerigitaj lingvoj

Anvita ABBI (maldekstre) kun A. Giridhar RAO,
HLF 2024. Foto: Radhika MAMIDI
En la ĵus okazinta Literatura Festivalo de Hajderabado (HLF; angle) kaj poetoj kaj lingvistoj emfazis, ke la gepatra lingvo devas esti la instrulingvo en la lernejo. Ili opiniis, ke tio estas aparte grava por indiĝenaj infanoj. Kaj la tasko estas urĝa por parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj. Ĉi tiu afiŝo mallonge raportas pri unu sesio de HLF – mia konversacio kun profesoro Anvita Abbi (angle).

La 14-a eldono de HLF (la 26-28an de Januaro 2024) estis vigla, bunta festivalo: 250 prelegantoj kaj 150 eventoj en 15 diversaj "riveretoj" (t. e. temoj). Kelkaj el tiuj riveretoj estis: Kaavya Dhaara (poezio); Klimataj Konversacioj; Jen mia libro; kaj Moving Images Talkies (filmoj). Ĉirkaŭ 75 mil homoj vizitis HLF dum tiuj tri tagoj!

HLF 2024 enkondukis novan temon, "Indiĝenaj kaj Endanĝerigitaj Lingvoj" (IEL). Kiel la koncepta noto klarigas, "Ĉi tio konformas al Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaris 2022-2032 "Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj" (angle). Optimismaj taksoj sugestas, ke almenaŭ 50 procentoj de la nuntempe parolataj lingvoj estos formortintaj aŭ grave endanĝerigitaj antaŭ 2100. La plej multaj el tiuj estas indiĝenaj lingvoj.”

Pluraj indiĝenaj poetoj, rakontistoj, verkistoj, artistoj, folkloristoj kaj esploristoj partoprenis en la ĉi-jara IEL-temo. Sesioj inkludis infanrakontojn, poezion, paneldiskutojn de fakuloj, kaj eĉ labortendaron pri la Gonda-arto. Kelkaj el la indiĝenaj lingvoj reprezentitaj estis la grand-andamana lingvaro (angle), gonda, ĝarava (angle), kuia (angle), lambada (angle), onga (angle), oraona (angle), santala, kaj la toda (angle).

Oraona poeto Jacinta KERKETTA (angle)
kun santala poeto Joba MURMU (angle)
(dekstre). Foto: HLF
Ĉi-jare ĉe HLF, inter la bone konataj esploristoj estis profesoro Anvita Abbi. Ŝi parolis pri sia engaĝiĝo dum pluraj jardekoj kun minoritataj lingvoj de suda azio, precipe la lingvoj de la Andamanaj kaj Nikobaraj insuloj. Ŝi diris, ke lingvaj kaj genetikaj pruvoj konverĝis por konfirmi, ke ĉi tiuj etnoj estas posteuloj de kelkaj el la plej fruaj homaj grupoj kiuj forlasis Afrikon – efektive, ŝi priskribis lingvistikon kiel "krimmedicinan sciencon" per kiu oni povas malkovri la pasintencon!

Profesoro Abbi konigis kelkajn fascinajn detalojn pri la sintakso kaj semantiko de la granda-andamana. Ŝi observis, ke la strukturo de la granda-andamanaj lingvoj venas de koncepta divido de la homa korpo en sep zonojn. Ĉiu zono havas lingvan markilon. Kiel ŝi klarigis en artikolo (anglalingva) pri ĉi tiu temo en la revuo Scientific American:

La signoj... derivis de sep zonoj de la korpo kaj estis alkroĉitaj al radikvortoj, kutime kiel prefiksoj, por priskribi konceptojn kiel "interne", "ekstere", "supra" kaj "malsupra". Ekzemple, la morfemo er-, kiu rilatas al preskaŭ ĉio kiu rilatas al la ekstera korpoparto, povus esti algluita al -cho por doni ercho, kun la signifo "kapo". Porka kapo do estis raercho [ra signifas "porkon"]....

Grava ankaŭ estis la morfemo a-, kiu rilatis al la buŝo kaj, pli larĝe, al originoj. Ĝi kontribuis al la substantivoj aphong, por "buŝo", kaj Aka-Jero, por "sia Jero-lingvo"; la adjektivoj ajom, "avida", kaj amu, "muta"; la verboj atekho, "paroli", kaj aathitul, "trankviliĝi"; kaj la adverbo aulu, "antaŭe al."

La titolo de ŝia artikolo resumas la argumenton: "Ĉi tiu antikva lingvo havas la solan gramatikon tute bazitan sur la homa korpo". Sed, kiel ŝi kortuŝe notas, ĉi tiuj fascinaj lingvoj frontas al la formorto:

El la ĉirkaŭ 7 000 lingvoj parolataj de homoj hodiaŭ, duono silentiĝos antaŭ la fino de ĉi tiu jarcento. Postvivo en epoko de tutmondiĝo, urbigado kaj klimata ŝanĝo devigas indiĝenajn komunumojn anstataŭigi siajn tradiciajn vivmanierojn kaj lingvojn per tiuj de la superrega socio. Kiam la pli maljuna generacio ne plu povas instrui la lingvon al la pli juna, lingvo estas kondamnita. Kaj je ĉiu perdita lingvo, ni perdas riĉecon da scio pri la homa ekzisto, percepto, naturo kaj postvivo.

Ŝi rimarkis, ke la socio konsideras ĉi tiujn parolatajn lingvojn "primitivaj", kaj ne donas al ili gravecon en la lerneja edukado. Ŝia propono por "urĝa vojĝustigo" inkludis infanedukadon en la gepatra lingvo (cetere, jen propono kiu animas niajn kursojn en Universitato Azim Premji). Aliaj poetoj kaj esploristoj ĉe HLF – Damayanti Beshra ([damajanti beŝra] angle), Bhangya Bhukya ([bhaangja bhukja] angle), Ganesh Devy ([ganeŝ devi] angle), Jacinta Kerketta ([jasinta kerketta] angle), kaj Karthick Narayanan ([kaartik naaraajanan] angle) inter aliaj – ĉiuj notis la plurajn dimensiojn laŭ kiuj indiĝenaj kaj endanĝerigitaj lingvoj kaj iliaj parolantoj bezonas urĝan helpon. Sed pluraj el ili ankaŭ argumentis, ke la instrulingvo en la lernejo ludas kritikan rolon en la florado de la gepatra lingvo.

Nur tiel ni povos transdoni al venontaj generacioj tiujn unikajn manierojn homi!

Angla versio de tiu ĉi blogaĵo legeblas en la retejo de Universitato Azim Premji ĉi tie.